Al la enhavo

Ĉu vi scias ke ĉe Lernu oni povas lerni ne nur Esperanton ?!

de vincas, 2009-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-23 12:02:50

Ekzemple, se vi volas lerni utilajn frazojn de pola lingvo iru al lernado > vortoj > utilaj frazoj. Kaj ŝanĝu la lingvon de Lernu! al la pola. Aŭ klaku ĉi tie http://pl.lernu.net/lernado/vortoj/frazoj/listo....

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-23 12:14:00

Mi fojfoje uzas la vortaron por traduki kelkajn vortojn, sed ne por intensa lernado.

dukemasuya (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 07:07:12

Rogir:Mi fojfoje uzas la vortaron por traduki kelkajn vortojn, sed ne por intensa lernado.
Jes, mi konsentas. Mi aŭdis ion ĉe Polskie Radio pri la slovaka lingvo. Ili diris:
Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastos Peter Baláž, kiu rakontos pri la plano interrete instrui la slovakan lingvon. La projekto parte baziĝas sur spertoj E@I akiritaj dum la funkciado de lernu.net.
Interesa, ĉu ne?

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 11:02:18

dukemasuya: Mi aŭdis ion ĉe Polskie Radio pri la slovaka lingvo. Ili diris:
Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastos Peter Baláž, kiu rakontos pri la plano interrete instrui la slovakan lingvon. La projekto parte baziĝas sur spertoj E@I akiritaj dum la funkciado de lernu.net.
Interesa, ĉu ne?
Estas artikolo en Libera Folio pri tio. Gratulojn al E@I, ili ricevos subvenciojn de la EU.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 15:02:42

Bonega novaĵo. Espereble ankaŭ estos ligilo al Lernu. Ĉu E@I tiel ĉi fariĝas lingva instituto?

Reen al la supro