Al la enhavo

Kiom da homoj parolas en via gepatra lingvo?

de vincas, 2009-aŭgusto-24

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-24 12:00:26

Mia gepatra lingvo estas litova lingvo. En ĝi parolas proksimume 4 milionoj da homoj.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-24 12:37:01

Mia denaska lingvo estas la franca. Mi ne scias kiom da homoj parolas ĝin. (En Vikipedio, mi trovis nombrojn de 70 milionoj ĝis 180 milionoj.)

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-24 22:21:47

[SHERCO]
toki pona li toki tan mi. jan lili mute li toki e toki pona.
Mia gepatra lingvo estas la tokipona, kiun parolas preskaŭ 30 beboj.
[/SHERCO]

Nu, serioze, mia gepatra estas la angla, kiun parolas inter 300 kaj 400 milinoj de parolantoj denaskaj.

stephaandhaeyer (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-25 20:11:23

Ohk ne goeñ daag! (bonan tagon al ĉiuj)

Wikipedia mencionas 23 milionojn da nederlanda-parolantoj. Mia gepatra lingvo estas la aùdenarda,nederlanda dialekto, kiu estas preskaù ne eskribata.
Saluu eñ! (ĝis!)
Stephaan / Stefie

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-25 22:47:19

Ĉu ĝi havas propran vikipedion? Se ne, ĝi verŝajne ne ekzistas.

Koracio (Montri la profilon) 2010-junio-13 14:09:23

Mian gepatran lingvon, la Hungaran, parolas 15 milliono de homoj.

utku (Montri la profilon) 2010-junio-13 15:16:04

Preskaŭ 70 milionoj da turkoj denaske parolas la turkan. Sed ankaŭ ĉiuj turkiaj kurdaj (ĉ. 20 milionoj), kompreneble ĉiuj azeroj (ĉ. 35 milionoj) kaj malmultaj aliaj povas paroli tiun lingvon.

nikko (Montri la profilon) 2010-junio-13 17:47:47

Rusan lingvon parolas proksimume 250 milionoj da homoj. Rimarkindas, ke nur 120 milionoj estas etnaj rusoj, do rusa lingvo iomgrade estas internacia. rideto.gif

Heliogabalus (Montri la profilon) 2010-junio-14 07:34:38

Mia denaksa lingvo estas la hispana. La nombro da parolantoj iomete ŝanĝas laŭ la referenco. Estas parolata prokimume de 400 milionoj da homoj (denaske).

utku (Montri la profilon) 2010-junio-14 10:03:14

Eĉ oni povus paroli kun po unu homo por ĉiu minuto dum dek ok horoj ĉiutage, dum sesdek tri jaroj; oni parolus kun maksimume 25 milionoj da homoj. Do havi pli ol 25 milionojn da denaskaj parolantoj estas superflue por iu lingvo.

Reen al la supro