Al la enhavo

Nekutimaj Kunmetitaj Verbformoj

de arkadio, 2009-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

arkadio (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 14:15:24

Ĉu oni povas uzi la vorton "de" kun mallongigita, kunmetita verbformo? Ekz.,

"La kato estis persekutata fare de la hundo,"

"La kato persekutatis fare de la hundo."

Dankon.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 15:11:19

arkadio:Ĉu oni povas uzi la vorton "de" kun mallongigita, kunmetita verbformo? Ekz.,

"La kato estis persekutas fare de la hundo,"

"La kato persekutatis fare de la hundo."

Dankon.
Ĉu vi volas diri : "la kato estis persekutita pro la hundo" ?

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 16:14:33

Mi pensas, ke jes—de aŭ fare de oni povas uzi kun tiaj formoj.

Kelkaj diras, ke tiaj kunmetitaj formoj estas ofte ne tuj komprenataj, sed mi ŝatas ilin, se ili estas necesaj. Ofte estas pli bone uzi pli simplajn formojn.

arkadio (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 16:19:56

Frankouche:
arkadio:Ĉu oni povas uzi la vorton "de" kun mallongigita, kunmetita verbformo? Ekz.,

"La kato estis persekutas fare de la hundo,"

"La kato persekutatis fare de la hundo."

Dankon.
Ĉu vi volas diri : "la kato estis persekutita pro la hundo" ?
Jes, dankon pro la korekado. Mi editos mian mesaĝon.

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 16:21:56

arkadio:Ĉu oni povas uzi la vorton "de" kun mallongigita, kunmetita verbformo? Ekz.,
"La kato estis persekutas fare de la hundo,"
"La kato persekutatis fare de la hundo."
Dankon.
Se vi volas diri ke la hundo persekutis la katon, tiam la normale pasiva formo estas:

La kato estis persekutata de la hundo.

"fare de" estas mallongigo de "farita de", do ankaŭ pasiva participo plus prepozicio.

Vidu pri participoj ĉi tie.

arkadio (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 16:37:57

jchthys:Mi pensas, ke jes—de aŭ fare de oni povas uzi kun tiaj formoj.

Kelkaj diras, ke tiaj kunmetitaj formoj estas ofte ne tuj komprenataj, sed mi ŝatas ilin, se ili estas necesaj. Ofte estas pli bone uzi pli simplajn formojn.
Jes, la teorio estas simpla, uzi ilin estas facile, sed kompreni ilin estas malfacile. Kelkfoje, ili estas utilaj. Mi ne diru "La kato persekutiĝis de ..." sed mi povus uzi "La kato persekutatis fare de ..." Mi ja akordas ke tiuj nekutimaj verbformoj estas ofte malsimplaj kaj malgraciaj.

arkadio (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 16:52:05

horsto:
arkadio:Ĉu oni povas uzi la vorton "de" kun mallongigita, kunmetita verbformo? Ekz.,
"La kato estis persekutas fare de la hundo,"
"La kato persekutatis fare de la hundo."
Dankon.
Se vi volas diri ke la hundo persekutis la katon, tiam la normale pasiva formo estas:

La kato estis persekutata de la hundo.

"fare de" estas mallongigo de "farita de", do ankaŭ pasiva participo plus prepozicio.

Vidu pri participoj ĉi tie.
"Persekutas" estis eraro. Mi editis mian unuan mesaĝon. La demando temas pri la uzado de "de" kaj "fare de" kun nekutimaj verbformoj. Ekzemple, oni povas diri "La letero estis skribita de Steveno." Ĉu mi povas ankaŭ diri "La letero skribitis de Steveno."? La kombinaĵo (verbformo + de) sonis iomete strange al mi.

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 16:52:16

arkadio: Mi ne diru "La kato persekutiĝis de ..." sed mi povus uzi "La kato persekutatis fare de ..." Mi ja akordas ke tiuj nekutimaj verbformoj estas ofte malsimplaj kaj malgraciaj.
Kial vi volas diri tion? Mi ne komprenas. Ja sufiĉas: "La kato persekutatis de ...
Via frazo ja signifas: "La kato estis persekutata farita de ...", kaj tio tute ne bonas.
"fare de" vi povas uzi ekz. en tia frazo:
La ekspluatado de la mondo fare de la homo ...

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 16:54:58

Ni estis preskaŭ samtempe.
"persekutatis" estas la sama kiel "estis persekutata".

arkadio (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 17:06:07

horsto:
arkadio: Mi ne diru "La kato persekutiĝis de ..." sed mi povus uzi "La kato persekutatis fare de ..." Mi ja akordas ke tiuj nekutimaj verbformoj estas ofte malsimplaj kaj malgraciaj.
Kial vi volas diri tion? Mi ne komprenas. Ja sufiĉas: "La kato persekutatis de ...
Via frazo ja signifas: "La kato estis persekutata farita de ...", kaj tio tute ne bonas.
"fare de" vi povas uzi ekz. en tia frazo:
La ekspluatado de la mondo fare de la homo ...
Mi uzis "fare de" ĉar "La kato estis persekutata de la hundo" estas ambigua. La frazo eble signifas ke iu forpersekutas la katon for de la hundo, aŭ, ke la hundo persekutas la katon.

Reen al la supro