Al la enhavo

Kiujn naciajn festojn vi festas?

de k.garin, 2007-februaro-27

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

k.garin (Montri la profilon) 2007-februaro-27 22:47:58

Post la Novjara festo ni festis je la 23 de februaro La tagon de Armeo kaj Milita floto. Nun ĝi nomiĝas La tago de defendantoj de la Patrujo.
La sekvonta festo estas La virina tago je la 8 de marto. Ĉitage ĉiuj virinoj ripozas de la kutimaj hejmaj aferoj, plibeliĝas sin, vestas sin per la plej belegaj roboj. Viroj... Viroj penas kuiri, purigi la hejmojn, zorgi pri infanoj. Poste ili forkuras el la hejmoj por floroj kaj donacoj al siaj amatulinoj kaj vespere revenas hejmen. La plej donacanta floro estas mimozo.
La 1-an de majo ni festos la Tagon de printempo kaj laboro. Stranga unuiĝo estas, ĉu ne?

Bonvolu rakonti, kiujn festojn vi festas en viaj landoj.

Urso rigardas al hipopotamo kaj parolas:
- Mi envias vin, mia amiko hipoĉjo!
- Kial? - demandas la hipopotamo.
- Estus bonege per via buŝo mielon manĝegi!

Mielo (Montri la profilon) 2007-februaro-28 08:13:36

Sal'

Anakŭ ĉe ni estos tago de virinoj. Ni virinoj diras, ke nin ne interesas la virina tago, sed en sekreto ni atendas ke la viroj estos atenta. ridulo.gif La viroj portas florojn al ilia laborejo kaj estas viroj, kiuj ne forgesas porti ankaŭ hejmen. ridulo.gif Sed la hejmlaboron havas la virinoj ankaŭ plue.

gxosefo (Montri la profilon) 2007-marto-01 00:39:14

Estas multaj strangaj ferioj en Usono... unu estas "groundhog day" (≈ "grunda muso tago"). la festo estas en la dua tago de februaro, ĉiujare. En Pennsylvania (Usona ŝtato, "pensilvenia"), estas grunda muso, kiu nomiĝas Phil ("fil").

En tiu tago, Phil iras el sia grunda truo. Se Phil vidus sian ombron, li timus ĝin, kaj reirus en sian truon. Se Phil NE vidus sian ombron, li restus ekster ĝi. Depende de tio, aŭ estos ses pluaj monatoj da vintro, aŭ printempo venos.

Kial ni uzas grundan muson por prescii la venontan veteron? Mi ne scias! rido.gif

Vidu la celebron ĉi tie:
http://www.groundhog.org/video/
(klaku "click here" en la retpaĝo por vidi ĝin.)

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-01 08:24:02

ĝosefo:Estas multaj strangaj ferioj en Usono... unu estas "groundhog day" (≈ "grunda muso tago"). la festo estas en la dua tago de februaro, ĉiujare. En Pennsylvania (Usona ŝtato, "pensilvenia"), estas grunda muso, kiu nomiĝas Phil ("fil").

En tiu tago, Phil iras el sia grunda truo. Se Phil vidus sian ombron, li timus ĝin, kaj reirus en sian truon. Se Phil NE vidus sian ombron, li restus ekster ĝi. Depende de tio, aŭ estos ses pluaj monatoj da vintro, aŭ printempo venos.

Kial ni uzas grundan muson por prescii la venontan veteron? Mi ne scias! rido.gif

Vidu la celebron ĉi tie:
http://www.groundhog.org/video/
(klaku "click here" en la retpaĝo por vidi ĝin.)
Ĉu Phil ne estas marmoto ?

pastorant (Montri la profilon) 2007-marto-01 08:30:57

Mi opinias ke jes. rideto.gif

Saluton Méz! sal.gif

gxosefo (Montri la profilon) 2007-marto-01 10:19:34

La vortaro ne enhavis la vorton "groundhog," do mi skribis "grunda muso," la plej proksimuma traduko.

Marmoto- ĉu estas "groundhog," aŭ mara moto? XP

karulo (Montri la profilon) 2007-marto-01 10:49:33

ĝosefo:La vortaro ne enhavis la vorton "groundhog," do mi skribis "grunda muso," la plej proksimuma traduko.

Marmoto- ĉu estas "groundhog," aŭ mara moto? XP
Laŭ PIV estas tutsimple "marmoto" kaj ankaŭ kuŝas tiel en la Gran Diccionario Español-Esperanto de Fernando de Diego.

karulo (Montri la profilon) 2007-marto-01 11:30:18

La 23an de aprilo Katalunio celebras la tagon de Sant Jordi (Sankta Georgo)konata ankaŭ per la moto: Tago de la libro kaj la rozo.
Ĝi rolas kiel la tago de Sankta Valenteno en aliaj landoj. Viro donacas rozon al amatino kaj virino donacas libron al amato. Sed la kutimo havas larĝajn limojn ĉar amatoj kaj amatinoj povas esti eventuale proksimaj parencoj aŭ amikoj (ne ĉiam oni disponas pri fianĉ[in]o rido.gif )

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-01 12:13:50

Mi scias, kiu estas marmoto. Mi spektis la filmon "La marmota tago". lango.gif

Fine de vintro ni festas la "Foriron de vintro". Tiun tagon ĉiuj kuniĝas sur la ĉefa placo aŭ alia vasta loko, kie jam estas konstruita "Масленица (Maslenica)" - drandega virinaĉo el ligno, kovrita de diverskolora teksaĵo. Ĝi estas "rusa vintro". Ĉiuj kantas, dancas, trinkas varmegan teon kun patkukoj, drinkas vodkon kaj poste bruligas tiun virinaĉon. Tio estas preskau oficiala fino de la rusa vintro.

- Rano. Kial vi estas tiom malseka, glita kaj malplaĉa?
- Mi malsanas. Kutime mi estas blanka, mola kaj lenugeca. malgajo.gif

Tamen mi estas blanka kaj lanugeca. sal.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-01 13:31:06

pastorant:Mi opinias ke jes. rideto.gif

Saluton Méz! sal.gif
Saluton Hangya ! sal.gif

Reen al la supro