Al la enhavo

Kiamaniere la tutmonda krizo influos evoluon de Esperanto?

de Fuzzy, 2009-aŭgusto-31

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-31 06:29:32

Kial la angla, malgraŭ ĉiuj siaj malavantaĝoj, nun estas la lingvo internacia?
Kiel mi pensas, la kialo tre simplas: se vi volas vendi ion, vi devas paroli la saman lingvon kun via kliento, ĉu ĝuste? Kaj se la plej grava tutmonda merkato kaj ankaŭ la plej granda financa merkato estas en Usono, do ĉiuj, kiu deziras vendi siajn varojn aŭ havigi al si financan risurcon, devas uzi la anglan por konvinki siajn plejverŝajne anglalingvajn komercpartnerojn.

Kion ni vidu pri la tutmonda krizo? Post la baldaŭa dua ondego de ĝi Usono plejverŝajne perdos sian gravecon kiel komerca centro.
Laŭ mi tio ĉi povos doni al Esperanto bonegan ŝancon finfine trovi por si la lokon en internaciaj komercrilatoj -- kiulingve brazilano intertraktu kun ĉino, ekzemple? Kial ili uzu por tio la lingvon de la morta hegemoniinto? Do kiun lingvon uzi? Kial la ĉino lernu la portugalan aŭ la brazilano la ĉinan -- neniu el ili superas la alian, ĉu?

Aliflanke, Esperanto ĉiam suferis pro mondmilitoj kaj aliaj malordiĝoj en internaciaj rilatoj. Kaj se Usono provos perforte savi sian tutmondan potencon, nia lingvo sendube ege malprofitos de tio.
Tamen, nun mi ne vidas ke Usono estras la krizon. Male, ŝajnas, ke ĝi nur reagas al okazintaj eventoj. Do eble la lando eĉ simple bankrotos sen ekkomenci la hiperinflacion, kaj poste malaperos samkiel Sovetunio, sen la grandaj tutmondaj militaj kataklismoj.

Do laŭ mi Esperanto baldaŭ havos bonegan ŝancon por evoluo, kaj ankaŭ ni ĉiuj kune kun ĝi ridulo.gif

Kion vi pensas pri la temo?

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-31 09:41:53

Dum la krizo pli da homoj maldungiĝas, kaj ili havas liberan tempon por lerni Esperanton.

*Martin* (Montri la profilon) 2009-septembro-01 00:41:35

Multaj homoj elspezas multe da mono por lerni la anglan, kaj eble pro la ekonomia krizo oni devos malmultigi elspezojn, kaj tio povas favori esperanton ĉar oni povas lerni ĝin senpage aŭ almenaŭ pli ĉipe, ĉar oni lernas esperanton pli rapide. En multaj landoj estas retaj reklamafiŝejoj pri diversaj temoj (laborofertoj, amrilatoj, ludono de loĝejoj, lingvo-klasoj) kaj tie oni reklamu retajn esperanto-kursojn, emfazante la senpagon kaj do taŭgecon de esperanto en magraj tempoj.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-septembro-01 01:52:58

*Martin*:...almenaŭ pli ĉipe...
AAAAAAAAA! Ne uzu Idaĵon!!

—Ilhuıtemoc

maratonisto (Montri la profilon) 2009-septembro-05 20:01:44

Al mi ŝajnas, la krizo influas esperanton malmulte. Ni devas batali por esperanto sendepende de la ekonomio tutmonda. Ekzemple, por instruo de esperanto en lernejoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-septembro-07 07:26:08

maratonisto:Al mi ŝajnas, la krizo influas esperanton malmulte. Ni devas batali por esperanto sendepende de la ekonomio tutmonda. Ekzemple, por instruo de esperanto en lernejoj.
Jes, ankaŭ mi pensas ke la krizo mem influas Esperanton malmulte, kaj ni devas batali sendepende de la krizo.
Sed, mia aserto jenas: la krizo sendube influos disvastiĝon de la angla! Ĉu vi konsentas?
Do ŝancoj de Esperanto pliboniĝos.

Amikeco (Montri la profilon) 2009-septembro-07 21:48:03

Esperanto estas por multaj homoj nur hobio, ofte unu el kelkaj hobioj aŭ helpilo por alia hobio (per Esperanto oni umas pri sia hobio).

Certe la krizo endanĝerigas ĉiujn hobiojn. Homoj bezonas labori pli multe por havi saman kvaliton de la vivo, sekve ili havas malpli da tempo por siaj hobioj aŭ malpli da mono por aĉeti esperantaĵojn kaj vojaĝi al E-eventoj.

Eĉ en pli bonaj kondiĉoj Esperanto-merkato estas io kompatinda, sed se la kondiĉoj malboniĝas, ni riskas perdi tion malmulton, kion ni havis...

dobri (Montri la profilon) 2009-septembro-08 13:29:50

Amikeco:
Certe la krizo endanĝerigas ĉiujn hobiojn. Homoj bezonas labori pli multe por havi saman kvaliton de la vivo, sekve ili havas malpli da tempo por siaj hobioj aŭ malpli da mono por aĉeti esperantaĵojn kaj vojaĝi al E-eventoj.
Nun ni havas bonŝancon montri, ke en Esperantujo nenia krizo ekzistas. Ĉiu bonvolu pripensi siajn eblecojn kaj kiel eble plej multe ni vojaĝu al E-renkontiĝoj kaj aĉetadu esperantaĵojn. Ni povas limigi aliajn hobiojn, sed ne Esperanton. Ĉu bona ideo?

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-septembro-09 06:08:43

dobri:
Nun ni havas bonŝancon montri, ke en Esperantujo nenia krizo ekzistas. Ĉiu bonvolu pripensi siajn eblecojn kaj kiel eble plej multe ni vojaĝu al E-renkontiĝoj kaj aĉetadu esperantaĵojn. Ni povas limigi aliajn hobiojn, sed ne Esperanton. Ĉu bona ideo?
Jes, certe! Esperanto ja plejparte estas tute senpaga hobio.
Amikeco:Esperanto estas por multaj homoj nur hobio, ofte unu el kelkaj hobioj aŭ helpilo por alia hobio (per Esperanto oni umas pri sia hobio).

Certe la krizo endanĝerigas ĉiujn hobiojn. Homoj bezonas labori pli multe por havi saman kvaliton de la vivo, sekve ili havas malpli da tempo por siaj hobioj aŭ malpli da mono por aĉeti esperantaĵojn kaj vojaĝi al E-eventoj.

Eĉ en pli bonaj kondiĉoj Esperanto-merkato estas io kompatinda, sed se la kondiĉoj malboniĝas, ni riskas perdi tion malmulton, kion ni havis...
Eĉ se vi pravas, mi celis ne ĝuste la periodon de la krizo, sed periodon post la krizo...

hermeso (Montri la profilon) 2009-septembro-10 18:48:40

Laŭ mi, la krizo ne ŝanĝos la staton de eo. Laŭ mi, la eo mankas ĉefe de uzeco en tourismo, laboron, ĝi estas ĉefe hobio.

Ekzemple se oni ĝin lernas en lernejo, la lernejo devus povi korespondi kun alia lernejo ( en alia lando subdire), sed ŝajne mankas tio. Oni devus havi pli da libroj senpagaj, ekzemple post 10-15 jaroj oni povus havi la libro senpaga per intereto. Oni devus pli uzi la lingvo per blogoj. Ekzemple, vikipedio estas bona laboro. ktp, ktp

Reen al la supro