Al la enhavo

vorto por akiri bonan rendementon

de hulten, 2009-septembro-07

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

hulten (Montri la profilon) 2009-septembro-07 08:52:34

Ekzistas vorto por akiri certan intencon: efika.

Tamen, ĉu ankaŭ ekzistas vorto por akiri bonan rendementon, eble: efica? Me ne povas trovi la vorton en la vortaro.

horsto (Montri la profilon) 2009-septembro-07 11:46:51

Ne facilas helpi vin se vi mistajpas la vorton. Mi malsukcese serĉis la vorton "rendemento". Ĉu vi celis "rendimenton"?
Mi ankaŭ ne trovis la vorton "efica".
Anstataŭ "rendimento" oni ankaŭ povas skribi "grado de efikeco", ĉu ne? Tial mi pensas ke "efika" bone taŭgas.

hulten (Montri la profilon) 2009-septembro-07 14:52:13

Jes, mi celis la vorton rendimento.

Mi celis al priparolo ĉi tiu paĝo (en angla). Mi tradukas aferkoncernan parton (sen kernvortoj, en kursiva):
Normalan manieron por distingi inter effectiveness, efficacy, kaj efficiency:
[listo]
efficiency: faru aferoj en plej ekonomia maniero (bona enigo- ĝis eligo-kvotiento)
efficacy: faru aferoj finite, alivorte: atingi celojn
effectiveness: faru "justa" aferoj, alivorte: difini justan/bonan celojn por atingi ĝeneralan golejon (la efekton)[/list]
Nun mi pensas ke vi diras veron -- "grado de efikeco" estas almenaŭ cirkaŭ la vorto por la angla vorto efficiency.

tommjames (Montri la profilon) 2009-septembro-07 16:11:02

Eble rendimenta por efficient. Ĝi aperas sufiĉe ofte en Gugla serĉo.

Ankaŭ en Tekstaro estas la jena trafo el La Ondo de Esperanto:

Tekstaro:Plibonigita komunikado havigas multajn avantaĝojn: por distanca lernado, pli rendimenta negocado kaj pli rapida reago al urĝaj okazaĵoj.
Ŝajnas al mi ke rendimenta negocado tradukiĝas al la angla efficient/productive negotiation.

russ (Montri la profilon) 2009-septembro-12 20:33:31

Mi neniam vidis "rendimenta" antaŭ ĉi tiu diskuto, kaj vidas neniun kialon por ne simple diri "efika" en tia frazo, anstataŭ uzi tian obskuran vorton...

tommjames (Montri la profilon) 2009-septembro-12 21:08:38

Efika ne ĉiam sufiĉas ĉar ĝi ne specife rilatas al kosto de energio kompare kun la kvanto de eligaĵo. Ekzemple, iu maĉino povus esti tre efika, sed tio ne signifas ke ĝi estas rendimenta (eble ĝi konsumas multan brulaĵon sed multa energio perdiĝas en ĝia operaciado). CEED proponas altrendimenta por tiu specifa signifo de "high efficiency". Verdire mi dubas ke la vorto estas "obskura", ĝi aperas sufiĉe ofte kaj se oni konas la vorton rendimento, mi vidas nenian eventualan problemon pri kompreno de ĝia adjektiva formo.

russ (Montri la profilon) 2009-septembro-13 06:24:04

tommjames:Efika ne ĉiam sufiĉas ĉar ĝi ne specife rilatas al kosto de energio kompare kun la kvanto de eligaĵo. Ekzemple, iu maĉino povus esti tre efika, sed tio ne signifas ke ĝi estas rendimenta (eble ĝi konsumas multan brulaĵon sed multa energio perdiĝas en ĝia operaciado).
Mi konsentas, ke la teĥnika termino "rendimento" estas pli specifa ol "efiko", kiu estas pli ĝenerala (sed ja inkluzivas tiun sencon de rendimento, inter aliaj). Se ni estus inĝenieroj diskutantaj maŝinojn teĥnike, ja, tia termino povus utili. Sed en tia neteĥnika kaj pli ĝenerala/metafora kunteksto kiel "rendimenta negocado", mi iomete dubas ĉu la specifa mallarĝa senco estas la vera punkto. Se jes, "malmultekoste efika negocado" ŝajnas tre klare esprimi la ideon.
CEED proponas altrendimenta por tiu specifa signifo de "high efficiency".
Jes, kaj bonvolu noti ke CEED atentigas (eĉ 2 fojojn!) ke la termino estas specife "mech" (meĥanika).

Pri la trovoj en tekstaro.com: la radiko "rendiment" aperas nur 12 fojojn, ĉiujn en Monato aŭ Ondo. Vi povas imagi ke estas multegaj aperoj de "efika" tie. "Rendiment/" estas evidente nova kaj malpli disvastigita. Mi nur povas ripeti, ke mi ne memoras aŭdi ĝin en reala konversacio, nek legi ĝin en reala literaturo (kaj mi legas multe kaj ekde kelkaj jaroj mi kutime krajone notas nerekonatajn vortojn kaj aldonas al mia jmemorize-programo). "Rendiment/" ne aperas en Reta-vortaro.de kaj (do) ne en Plena Vortaro. Nur en la posta pli franceca PIV ĝi aperis.
Verdire mi dubas ke la vorto estas "obskura", ĝi aperas sufiĉe ofte kaj se oni konas la vorton rendimento, mi vidas nenian eventualan problemon pri kompreno de ĝia adjektiva formo.
Jes, "se". Mi neniam aŭdis pri ĝi ĝis nun, kaj ne rekonus ĝin de iu alilingva vorto konata de mi. Eble mi estas filistro pro tio, ke mi ne rekonus la Esperantan radikon "rendiment", sed oni prefere ne bezonu koni la francan (nek la nederlandan) por kompreni Esperanton. ridulo.gif

http://fr.wikipedia.org/wiki/Rendement
La radiko similas al la nederlanda, sed verŝajne ne al aliaj lingvoj.

Mi serĉis ĉiujn formojn de "rendimenta" per tekstoj.nl/kukolo kaj trovis 384. Mi serĉis ĉiujn formojn de "efika" kaj trovis dekmilojn. "Obskura" estas ja subjektiva, sed laŭ mi, "rendimenta" estas obskura maniero diri simple "efika", se ne temas pri ia faka kunteksto pri meĥaniko kie oni bezonas teĥnikan specifan terminon.

tommjames (Montri la profilon) 2009-septembro-13 08:42:52

russ:Mi konsentas, ke la teĥnika termino "rendimento" estas pli specifa ol "efiko", kiu estas pli ĝenerala (sed ja inkluzivas tiun sencon de rendimento, inter aliaj). Se ni estus inĝenieroj diskutantaj maŝinojn teĥnike, ja, tia termino povus utili.
Nu la demando de la fadeno estis specife pri vorto por bona rendimento. Mi supozas ke la demandinto sciis, kion li celis. Por bona rendimento, rendimenta estas bona. Ĉu rendiment' estas jam la plej taŭga radiko por li, mi ne scias ĉar mi ne esploris kuntekson. Tio estas lia decido.

Parenteze, rendimento havas (almenaŭ laŭ Reta vorto...(jes, la vorto JA aperas en ĝi) signifon ne tute limigita al nur meĥanikaj aferoj:

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/rendiment.ht...

russ:sed laŭ mi, "rendimenta" estas obskura maniero diri simple "efika", se ne temas pri ia faka kunteksto pri meĥaniko kie oni bezonas teĥnikan specifan terminon.
Mi emas kunsenti. Sed la demando estas ĉu lia enketo ja temas pri tiaj fakaferoj aŭ ne. Rigardinte lian paĝon, ŝajnas ke efika ja povas pli tauĝi (kvankam kelkaj el la ekzemploj en tiu paĝo temas pri maĉinoj). Tamen mi respondis al li pri bona adjektivo por lia elektita substantivo. Ĉu la substantivo mem bonas, mi lasas al li.

russ (Montri la profilon) 2009-septembro-14 06:44:31

tommjames:Parenteze, rendimento havas (almenaŭ laŭ Reta vorto...(jes, la vorto JA aperas en ĝi) signifon ne tute limigita al nur meĥanikaj aferoj:

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/rendiment.ht...
Prave - mi serĉis "rendimenta", kiu ja ne enestas, do erare supozis ke la radiko aŭ substantiva formo "rendimento" ne enestas. Dankon pro la atentigo!

Reen al la supro