Al la enhavo

Helpon kun traduko

de x Andres x, 2009-septembro-24

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

x Andres x (Montri la profilon) 2009-septembro-24 15:27:43

Saluton geamikoj.
Mi salutas al ĉiuj kaj bedaŭras ke mi ne ofte estas ĉi tie .. mi estas rte okupata lastempe.
Mi bezonas vian helpon, bv.
Se vi povas korekti ĉi tiun tradukon kiun mi faris. Dankon:

............................................

Nun, post kelkaj jaroj, mi ankoraŭ kondukas Mediajn metiejon en Schiller mezalernejo. Nia organizo kunigi tre agrablajn personojn kaj estas ankaŭ agrabla labori por ĝin. Ni estas rekonata kaj nia premiaj listo estas granda. Ni kreis interretan komunumon en nia forumo: ---------. Unufoje per jaro, ni faras renkontiĝon kiun ni nomigas " Seminar" kaj ĝi estas nekredebla ĉar tie ni konas multe da aliaj personoj kiuj ni konas en la forumo, kaj ili estas el la tuta mondo.
Mia persona misio estas konvinki tiom personoj kiom mi povas, por diri al ni ĉion kio ili volas uzante la "simpla farita"-n videan koncepton, "Which is a recorded text with some more or less matching video footage "(mi ne sciis tiun parton)
Sammaniere kiel la video kiu vi nune vidas. Nu, se vi interesiĝas, eniru: ---

.............................................

Dankon!
ĉi tie estas la angla teksto, eble tiu helpus pli ol mia unua traduko.
(pardonu miajn erarojn)

Angle:
Now some years has passed and I am still leading the Media Workshop on the Schiller High School. Our organization unites many very nice people and it is a big fun to work for it. We've become quite well know and our list of awards is very long. We builded up a big Internet community in the forum on our site: ---------. Once a year we meet to celebrate ourselves, we call it "Seminar" and it is unbelievable because there we meet people we know from our forum who come to us from literally all over the world.

Memoru, ne traduku vortojn, traduku ideojn ridulo.gif
Ĝis

jchthys (Montri la profilon) 2009-septembro-24 17:24:26

Mia versio:

por diri al ni ĉion kio ili volas uzante la "simple faritan" videan koncepton, kiu estas registrita teksto kun kelkaj pli-malpli kongruantaj videaĵoj.

russ (Montri la profilon) 2009-septembro-25 15:42:20

en Schiller mezalernejo
estu
en mezlernejo Schiller

Nia organizo kunigi
estu
Nia organizo kunigas

estas ankaŭ agrabla labori por ĝin
estu
estas ankaŭ agrable labori por ĝi

Ni estas rekonata
estu
Ni estas rekonataj
aŭ mi uzus alian vorton por eviti ambiguon:
Ni estas agnoskitaj

nia premiaj listo estas granda
estu
nia listo de premioj estas granda

nia premia listo estas granda

Unufoje per jaro
estu
Unufoje en jaro

ni nomigas
estu simple
ni nomas

" Seminar"
povas esti
"Seminario"

tie ni konas
estu
tie ni renkontas

aliaj personoj kiuj ni konas en la forumo
estu
aliaj personoj kiujn ni konas en la forumo

konvinki tiom personoj kiom mi povas
estu
konvinki tiom da personoj kiom mi povas

konvinki kiel eble plej multajn personojn

por diri
estu
diri

kio ili volas
estu
kion ili volas

"Which is a recorded text with some more or less matching video footage "
se vi celas traduki tion, povus esti
"kio estas registrita teksto kun iom da kongrua filmo"
aŭ simile

Sxak (Montri la profilon) 2009-septembro-25 23:44:08

Jes, sed...
russ:en Schiller mezalernejo
estu
en mezlernejo Schiller
en LA mezlernejo Schiller ridulo.gif

russ (Montri la profilon) 2009-septembro-26 09:29:06

Ŝak:en LA mezlernejo Schiller ridulo.gif
Jes ja, eĉ pli bona! ridulo.gif

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 05:08:41

x Andres x:"Which is a recorded text with some more or less matching video footage "(mi ne sciis tiun parton)
Sammaniere kiel la video kiu vi nune vidas. Nu, se vi interesiĝas, eniru: -
La respondo al tiu demando bezonis scipovon de la angla. Ĉi tio estas fuŝa loko por ĝi. Bonvolu skribi tiajn demandojn en la anglalingva forumo!

fizikisto (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 10:26:52

Iĉo:La respondo al tiu demando bezonis scipovon de la angla. Ĉi tio estas fuŝa loko por ĝi. Bonvolu skribi tiajn demandojn en la anglalingva forumo!
Mi malkonsentas. Estas nur unu angla frazo, kaj la aliaj frazoj estas esperantlingvaj. Sen scipovi la anglan, oni povas respondi al tiu mesaĝo kaj korekti la esperantlingvaj frazoj.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 12:04:11

fizikisto:Mi malkonsentas. Estas nur unu angla frazo, kaj la aliaj frazoj estas esperantlingvaj. Sen scipovi la anglan, oni povas respondi al tiu mesaĝo kaj korekti la esperantlingvaj frazoj.
Jes, sed tiu unu frazo estis la ĉeffrazo de la mesaĝo. Sen scipovi la anglan, oni ne povas helpi kun la traduko. Estus alie, se li mem unue provis traduki kaj ne certis ĉu lia esperanto sonis natura, sed ne estis tiel. Temis pri tradukado de angla frazo.

"Mi provas traduki ion, kaj ĉio progresas en ordo krom unu frazo, kiun mi ne povas traduki. Ahakoa he wāhi mokemoke tēnei, ka noho au."

Vidu. Sen scipovi la maorian vi ne povus helpi.

horsto (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 16:49:31

Iĉo:
Jes, sed tiu unu frazo estis la ĉeffrazo de la mesaĝo. Sen scipovi la anglan, oni ne povas helpi kun la traduko.
Jes, kaj sen scii Esperanton oni ankaŭ ne povas helpi traduki.
Bonvolu ĉesi postuli de aliuloj en kiu lingvo ili diskutu.

x Andres x (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 22:12:40

dankon al ĉiuj
ne diskutu pro idiotaj aferoj okulumo.gif
se iu volas helpi min kun tiu MALGRANDETA angla parto ... faru tion okulumo.gif se vi ne volas ... ne faru tion. Fino!

Dankon pro via helpo!

Reen al la supro