Mesaĝoj: 35
Lingvo: Esperanto
*Martin* (Montri la profilon) 2007-marto-10 19:00:46
manu_fr (Montri la profilon) 2007-marto-10 21:01:42
De kiam mi lernis ĝin (4/5 jaroj), Esperanto neniam estis utila al mi, kaj mi neniam renkontis ulon de "Esperantio" en la strato. Kaj se mi perŝance renkontus, mi certe parolus dekomence francie al li, kaj poste angle !
Tamen, statistike, tia "hazarda renkonto" (estas la titolo de la unua leciono de fama esperanto metodo en Francio) ne havas grandan ŝancon alveni iam al mi, se mi neniam decidas partopreni kongreson. Kongresoj faras renkontojn, kiuj justigas Esperanto kiel pontlingvo. Sed verdire esperantistoj estas tiom raraj sur Tero kiel ekster-teruloj ekstertere (mi do kredas al eksterteruloj).
Almenaŭ de kiam mi lernis esperanton, min ĝojas fari parton de grupo de frenezuloj. Plejparto el ili kredas sincere ke Esperanto estas ideala lingvo por interkomunikado en la mondo : ili batalas sensuksece kontraŭ la anglon. Ili adoras Zamenhof kiel dio. Ili pensas ke Esperanto havas kulturon. La kia, demandas mi ?
Ĉar ili ofte estas malmodestaj kaj nur havas idealan imaĝon pri Esperanto. Kaj kiel mi dekomence. Ĉar, ĉu bezonas esti pacema, bonkorema, tolerema ktp, por diveni esperantisto ? Jen, ĉu al vi oni mensogis ? Jes, certe, ie. En tio vere malsuksecis Zamenhof. Se ne, kial tiom da malsuksecaj projektoj ? Ne estas serioza.
Finfine, Esperanto simple ne bezonas esti utila, eĉ se povus esti multe pli. Sed, en aliaj mondoj, kaj epokoj.
Vi pli bone lernu realajn lingvojn !
Andybolg (Montri la profilon) 2007-marto-10 22:45:50
Terurĉjo:Blablabla Kompreneble mi parolas pri Esperanto! Monda lingvo - Internacia lingvo. Kio ajnAndybolg:Mi eklernis Esperanton ĉar mi interesiĝas pri aliaj lingvoj.Kiun mondan lingvon? Ĉu la ĉinian? Ĉinie parolas la kvinono de la homaro.
Mi ankaŭ pensas ke pli multaj personoj povas lerni la mondan lingvon.
Eble vi skribis pri la Internacia lingvo - Esperanto?
cccyyylll (Montri la profilon) 2007-marto-11 04:06:08
Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-11 12:01:31
(Ankaŭ estas vere, ke mi parolas pli malbone ankaŭ Esperante, sed tiu estas alia demando. )
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-12 00:11:47
Mielo:Jes. Ankaŭ mi ŝatis la lupon kaj la leporon.Mi ĝojas, ke mi plaĉas al viaj floroj, mi ja estas blanka kaj lanugeca. Ili ankaŭ plaĉis al mi, tiaj belaj, ĉarmaj, agrablaj kaj freŝaj.
Mi ĝojas, ke vi plaĉas miajn violojn. Nu, mi kredas, ke ni estas "off" ĉi tie denove. Pardonon !
(Kial vi ne adiaŭas ????)
Bedaŭrinde, sekvan semajnon mi afervojaĝos ĝis la venonta dimanĉo en terurege sovaĝan lokon, kie forestas la Interreto kaj iuj komunikiloj ankaŭ. Tial vi vivos sen mia ĉeesto.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-12 00:24:27
*Martin*:Mi komencis esplori pri esperanto por kotraŭdiri mian instruiston, kiu diris ke esperanto estas granda malsukceso kaj ke neniu parolas tiun lingvon. ...Samideano Martin!
esperanto estas homo, kiu esperas.
Esperanto estas la Lingvo internacia.
Krome, mi konsentas pri via opinio.
Samideane, Terurĉjo.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-12 01:09:36
manu_fr:Kial mi iam provis lerni Esperanton ? Mi ne scias !Samideano Manu_fr!
.....................
Vi pli bone lernu realajn lingvojn !
Kiom da realajn lingvojn vi proponas al mi lerni?
Kalkulu:
1) la angla
2) la franca
3) la germana
4) la hispana
5) la portugala
6) la itala
7) la sveda
Mi devas lerni sep lingvojn por ke pli-malpli bone oni komprenu min en okcidenta Eŭropo sen orienteŭropaj landoj.
Verŝajne, ekzistas homoj, kiuj scias tiom da lingvojn, sed mi ne estas tiu.
Interesinde, rusiaj firiĉuloj, niaj novaj "naftaj kaj gasaj reĝoj" okupas multajn ripozlokojn en Eŭropo. Ĉu vi scias pri skandalo en Kurŝavel? Mi ne povas skribi la nomon france, sed povas Esperante.
Ĉu future la rusa fariĝos "la reala" lingvo kaj Eŭropo parolos ruse? Sed la rusa multe diferencias de tiuj eŭropaj kaj estas tre malfacila por lernado.
Krome, ekzistas la hungara, la finna, la estona, kiuj entute ne apartenas al indoeŭropaj lingvoj. Sed tiuj popoloj amas, nome amas siajn lingvojn kaj fieras pri ili.
Mi ankoraŭ ne rakontis pri ĉefaj aziaj lingvoj.
Kial Esperanto ankoraŭ ne fariĝis la reala Internacia lingvo? Kialoj multas. Sed laŭ mia opinio la ĉefa estas, ke neniu ŝtatestraro, neniu internacia organizaĵo krom UEA subtenis kaj subtenas ĝin per unue MONO, due politikaj aferoj.
Tial Esperanto restas nur ŝatokupo de ni, frenezuloj.
Estimeme, Terurĉjo.
Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-12 07:20:14
Terurĉjo:Bedaŭrinde, sekvan semajnon mi afervojaĝos ĝis la venonta dimanĉo en terurege sovaĝan lokon, kie forestas la Interreto kaj iuj komunikiloj ankaŭ. Tial vi vivos sen mia ĉeesto.Ĉu vi vojaĝos al Siberio ?
Mi esperas, ke vi sentos bone en sovaĝan loko, por homo estas neseca esti sen homoj kelkfoje. Mi mankigos vin.
diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-19 21:45:41
Ja. Mi estas scivolema. Iun tagon, mi ekis TVn, kaj jen viro estis intervjuita pri Esperanto. Li montris siajn librojn, revuojn buntajn, kaj pro la insisto de la intervjuanto li deklamis "Patro Nia".
Kompreneble mi interesiĝis, sed la intervjuo finiĝis, kaj mi diris: "Kiel pigra estas tiu intervjuato, kial li ne klarigis pli?"
Mi komencis serĉi per Guglo, iom post iom pli scivolema pri Esperanto, rimedojn por scii pli pri la lingvo. Tion mi faras ĝis hodiaŭ!
Ofte oni demandas kiu estas la plej bona maniero disvastigi Esperanton. Laŭ mia sperto, estas ne paroli pri ĝi! Nur tiel, la scivolemuloj kiel mi, serĉos memsolaj kaj haltos serĉi kiam ili estos sataj je scio. La intervjuo estis grava ĉar mi neniam aŭdis pri Esperanto antaŭ tio.
Sed tio ne okazis kun miaj amikoj, kiuj jam delonge sciis kio estas Esperanto, neniam klarigis al mi, kaj ne interesiĝas pri ĝi.
Kompreneble kiu parolas Esperanton, volas havi kunparolantojn. Pro tio mi interesiĝas pri Esperanto, kaj parolas nur prezente pri ĝi. Se iu demandas min pri ĝi, mi respondas malklare, esperante ke ili per si mem trovu pli da respondoj.
Ĉu mi bone agas? Kia estas via sperto kun Esperanto? (mi demandas tion al novuzantoj de lernu)
Saluton!
Vivu la verda krokodil'!