Al la enhavo

Kial vi lernas Esperanton?

de hoplo, 2007-marto-03

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

ricxjo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-23 22:57:06

Salutojn al ĉiuj

Do, iufoje mia patro ĉe surstrate fronte al lia laborejo parolis kun portugalo (mia patro estas portugalo kaj loĝis tiam en Venezuelo)

Dum la parolado ili sciis ke ambaŭ loĝis iufoje en sudafriko kaj komencis paroli suahili.

Tiel okazis al Fernando de Diego kiam li ekloĝis en Venezuelo, li urĝe bezonis esti dungato kaj en iu ajn laborejo Fernando vidis virino kun verda stelo ene la ĉemizo, li demandis ĉu ŝi estas esperantisto?, ŝi diris ne, sed mia edzo sendube jes. Ŝia edzo estis Johano Bachrich, estis estrarano de tiu ĉi laborejo kaj tuj dungis al Fernando.

Salem (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-26 05:47:34

Nu, estas la dua tempo ke mi skribas ĉi tiun...

Nu, baze, kion mi volis diri estis, ke mi eklernis pri Esperanto kiam mi estis ankoraŭ en la gimnazio. Mi volis ĉiam ellerni alian lingvon, kaj tiame mi pensis lerni la francan. Sed mi legis en lingvistiklibro, ke Esperanto laŭdire estas tre facile lernebla, kaj do ekkomensis lerni per Teach Yourself Esperanto kaj la vortaro de JC Wells en la sama serio.

Por pratiki mi partoprenis en la babilejo en la malnova babilejo ĉe panorama.net aŭ io ajn la retadreso estis.

Sed mi vere ne trovis alian personon kun kiu mi povus paroli kaj fluiĝi. Post iom da jaroj, mia Esperanto rustiĝis.

Kiam mi estis studento mi iris al Germanio por studi la germanan, kaj tie rekontis alian Esperantistinon, kiu havas multa da sperto kun granda diverseco da lingvoj. Ŝi estas la nura persono kun kiu mi parolas, kaj kvankam ni povas paroli ankaŭ la anglan aŭ la germanan kune, ni nune parolas preskaŭ eksklusive en Esperanto.

La tago antaŭ hieraŭ ni voĉe babilis per Googletalk kaj kvankam mi travivis la konversacion, por tiel diri, klariĝis al mi, ke mi vere ne komfortas je paroli. Mi legas rakontojn por grandiĝi mian vortaron, voĉe paroli estas kion mi bezonas.

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-26 09:46:33

hoplo:Kio motivigas al vi lerni Esperanton?
Esperanto estas la unua lingvo kiun mi studis serioze, kvankam en la paseo mi havis portempan intereson en aliaj lingvoj. Laŭ mi, ĝi estas bona internacia komunikilo. Ekzemple, per ĉi tiu retpaĝaro mi povas komuniki kun Terurĉjo en Esperanto. Li ne estas tiel memfida en la angla kiel en la rusa, kompreneble, sed mi tute ne konas la rusan. Je la lasta Universala Kongreso en Roterdamo mi povis paroli kun nederlandanoj, brazilianoj, francanoj, izraelanoj kaj japanoj, en Esperanto. La plimulto de tiuj ne parolis la anglan.
Sed alia kialo por lerni la lingvon estas la kreanto, Ludoviko Zamenhof kaj liaj idealismo. Eltrovu pli pri li!

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-26 10:12:22

Kial mi lernas Esperanton?

Unue, ĉar mi multe ŝatas lerni aliajn lingvojn.

Due, ĉar ĝi estas la plej facila lingvo el la tutaj kiujn mi lernis.

Kaj trie, ĉar ĝi ŝanĝis mian vivon ekde mi ĝin lernas kaj uzas.

Matthieu (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-26 12:56:02

Mi preskaŭ povus kopii la mesaĝon de Hispanio.

Nu, mia vivo ne tute ŝanĝiĝis pro Esperanto, sed mi jam havis entuziasmigan sperton per ĝi, kaj mi certas, ke mi ankoraŭ havos feliĉigajn Esperantajn travivaĵojn.

Reen al la supro