Al la enhavo

Eklipsoj k astronomio

de Kwekubo, 2007-marto-03

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Kwekubo (Montri la profilon) 2007-marto-03 21:26:00

Do, laŭ onidiroj la luno baldaŭ fariĝos sangoruĝa kaj tre infer-aspekta >ridulo.gif Eĉ kiam mi estis tre juna, min plaĉis rigardi la noktan stelon kaj miri la diversajn konstelaciojn. Mi memoras, kiam antaŭ ĉ. 6/7 jaroj suna duoneklipso okazis proksimume super mia loĝlando (Irlando) - mi diligente preparis specialan paperan kameraon por povi sendanĝere spekti la krescentiĝon de la suno. Sed mi neniam spektis plenan eklipson, aŭ de la suno aŭ de la luno, do mi iom ekscitiĝas!

Ĉu la eklipso jam komenciĝis en via lando? Ĉu la astroj interesas ankaŭ al vi?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-marto-03 22:58:36

Mi bedaŭrinde kredas ke la hodiaŭa eklipso estas nevidebla ĉi tie en Usono.

Mi vidis la tutsunan eklipson de 1979 (mia hejmurbo de "The Dalles, Oregon" estis en la centro de la vojo de mallumo), kaj kelkaj aliaj lunaj eklipsoj, kaj ĉiuj el ili plaĉegas al mi.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-marto-05 05:53:18

RiotNrrd:Mi bedaŭrinde kredas ke la hodiaŭa eklipso estas nevidebla ĉi tie en Usono.
Mi pensas tiu ĉi eklipso estis videbla ĉirkaŭ lunleviĝo en Ameriko. Tamen, mi ne vidis tiun. NASA havas bonegan retpaĝon por lunaj kaj sunaj eklipsoj. Mi bedaŭrinde vidas tien, ke ne estos suna eklipso apud mia hejmo ĝis 2079!

kwekubo:Eĉ kiam mi estis tre juna, min plaĉis rigardi la noktan stelon kaj miri la diversajn konstelaciojn.
Mi recevis mian unuan teleskopon kiam mi estis 10-jara. Antaŭ mia unua filo naskiĝis, mi aĉetis mian duan teleskopon. Dum multe da horoj, mi ĝoje trarigardis ĝin.

Reen al la supro