Al la enhavo

Botetegoj?

de Iĉo, 2009-oktobro-10

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Cosi (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 08:15:05

Jes. Ekzemple:
mysz-myszka (muso-museto)
dziewczyna-dziewczynka (knabino-knabetino)
"Piłka" povas signifi ambaŭ "segileto" kaj "pilko" (sed "piła" ne signifas "pilkego" okulumo.gif )

sergejm (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 08:59:51

Esperantan sufikson -et- oni povas uzi kiel prefikso: et-bot-o, sed ĝi ankaŭ ne ĉiam signifas etan aĵon: et-liter-o estas minuskla litero.

novatago (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 12:08:33

novatago:
...En la hispana (en Hispanio) lingvo okzas same. Camisa = Ĉemizo, Camiseta = T-ĉemizo...
Mi pensis iomete pri la hispana sufikso et. Similas al la esperanta et sed ĝi fakte pli similas al la esperanta sufikso um. Jes, la hispana sufikso ofte rilatas al la grando sed ĉefe rilatas pli al ia neformala eco de aĵo.

Ĝis, Novatago.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 14:46:09

Cosi:Jes. Ekzemple:
mysz-myszka (muso-museto)
dziewczyna-dziewczynka (knabino-knabetino)
"Piłka" povas signifi ambaŭ "segileto" kaj "pilko" (sed "piła" ne signifas "pilkego" okulumo.gif )
Jes, sed ĉu piłka (signifante pilko) etimologie devenas de piła kun malpligrandiga sufikso, aŭ ĉu la sameco de la vortoj estas nura hazardaĵo? (Kiel ekzemple dio kaj dieto)

Cosi (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 15:24:35

Ha, mi serĉis sen espero, sed jen kion mi trovis:
*pila, *pilъka ‘piłka do gry’ (← łac. pila; później zapożyczono zdrobnienie pilula ‘pigułka’);
*pila ‘pilnik’ (← germ. *fīlō, por. sgn. fīla, niem. Feile, ang. file);
Tio signifas, ke "piła" kaj "piłka" havas malsanan etimologion: "piłka" deriviĝas de la latina ("pila") kaj "piła" de la germana ("Feile").
Fonto: http://www.eioba.pl/a87637/zapozyczenia_w_jezyka...

nikko (Montri la profilon) 2009-oktobro-13 09:40:21

Cosi:Aŭskultu ĉi tion: en la pola "piła" signifas "segilo" kaj "piłka" - "pilko" ridulo.gif
En rusa "pila" estas segilo, kaj "pilka" estas "seglileto".

Cosi (Montri la profilon) 2009-oktobro-13 10:03:07

Same en la pola: oni povas diri "piłka" por eta segilo.
Ankaŭ foje, tre malofte, oni povas diri "piła" por ega pilko, ekz. "ale wielka piła!" - "kiel granda pilkego!", sed tio ne estas tute korekta.

pohli (Montri la profilon) 2009-oktobro-27 15:49:32

En la germana ni havas la sufikson "-chen" kun signifo de "-et", sed ekzistas ankaŭ kelkaj vortoj, kies signifo ŝanĝas, ekz.:

Brot - pano
Brötchen - bulko (ne paneto)

Ni neniam diras "Brötchen" por "paneto". Bulko ja vere estas eta pano, sed speciala tipo.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 18:04:46

Ne nur -chen. Ankaŭ -lein ekzistas.

Krome, en Aŭstrujo popularas ankaŭ -erl kaj en Svisujo -li.

Jen la germana havas kvar sufiksojn signifantajn "-et", sed neniun signifantan "-eg" ...

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-16 12:12:52

Iĉo: la vorto boto... Ili ne estas botetoj, ĉu? ...
Mi dirus "inĝenierbotoj", botetoj estas plivere por virinoj aŭ knaboj...
Elektristoj surmetas inĝenierbotojn, ĉu vere?
okulumo.gif

Reen al la supro