Mesaĝoj: 22
Lingvo: Esperanto
Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 04:52:45
Je la sama problemo suferas la vorto ŝtrumpeto. Eble estas iom malpli ofte ke oni volus atentigi pri la grando de ŝtrumpoj aŭ ŝtrumpetoj. Sed ĉu ne estus ridinde se t-ĉemizoj nomiĝus ĉemizetoj?
Vilius (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 08:14:13
Iĉo:Sed ĉu ne estus ridinde se t-ĉemizoj nomiĝus ĉemizetoj?Fakte, en litova lingvo ni diras ĝuste tiel. Ĉemizo - marškiniai, t-ĉemizo - marškinėliai
Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 12:13:42
Vilius:Ankaŭ mi ofte havas problemojn kun et-vortoj, kiam ili ne signifas "eta io". La fama ekzemplo de tio estas vorto "rideti".Jes. Kiel oni nomas etan ridon aŭ enorman rideton?
Vilius:Ĉu la litova malpligrandiga sufikso normale uziĝas por krei tute novajn sencojn (kiel ĉi tie), aŭ ĉu ĝi uziĝas ĉefe por emfazi etecon (kiel "eta ĉemizo")?Iĉo:Sed ĉu ne estus ridinde se t-ĉemizoj nomiĝus ĉemizetoj?Fakte, en litova lingvo ni diras ĝuste tiel. Ĉemizo - marškiniai, t-ĉemizo - marškinėliai
Vilius (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 13:41:03
Iĉo:Ĉu la litova malpligrandiga sufikso normale uziĝas por krei tute novajn sencojn (kiel ĉi tie), aŭ ĉu ĝi uziĝas ĉefe por emfazi etecon (kiel "eta ĉemizo")?Niaj malpligrandigaj sufiksoj (ni havas pli ol unu - fakte, multe!) estas similaj al Esperanta "et" - plejofte ili simple signifas "malgranda io", sed iam la signifo ŝanĝas.
R2D2! (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 14:38:06
--Ilhuıtemoc
novatago (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 15:44:15
Vilius:En la hispana (en Hispanio) lingvo okzas same. Camisa = Ĉemizo, Camiseta = T-ĉemizo. Tamen al mi ŝajnas ridinda la vorto deveninta el la angla t-ĉemizo ĉar kaj longbrakaj ĉemizoj kaj mallongbrakaj ĉemizoj ŝajnas T pli-malpli.Iĉo:Sed ĉu ne estus ridinde se t-ĉemizoj nomiĝus ĉemizetoj?Fakte, en litova lingvo ni diras ĝuste tiel. Ĉemizo - marškiniai, t-ĉemizo - marškinėliai
Ĝis, Novatago.
Vilius (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 15:49:31
Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 00:30:03
Kaj alia por la hispanaparolantoj: burro "azeno", burrito ...
Cosi (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 10:21:44
Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 06:13:16
Cosi:Aŭskultu ĉi tion: en la pola "piła" signifas "segilo" kaj "piłka" - "pilko"Ĉu tio estas vera malpligrandiga sufikso, aŭ nur ekzemplo de ŝajnsufikso?