Al la enhavo

Botetegoj?

de Iĉo, 2009-oktobro-10

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 04:52:45

Laŭ reta vortaro, la vorto boto priparolas nur piedvestaĵojn kiu atingas ĝis la genuo. Io, kiu atingas super la maleolon sed ne ĝis la genuo estas boteto. Sed ŝtalĉapaj botetoj, kiajn portas konstruistoj, estas kutime grandaj, fortikaj, malelegantaj piedvestaĵoj. Mi portas ĉi tiajn botetojn de la aŭstralia grando 13 (usona grando 14). Ŝajnas al mi ridinde nomi ilin botetoj. Ĉu botetegoj? Kaj kiel oni nomus etetajn, ĝis genuo atingantajn botojn? Ili ne estas botetoj, ĉu? La et-sufikso do ne povas algluiĝi al la signifo "boto" sen ŝanĝi ĝin.

Je la sama problemo suferas la vorto ŝtrumpeto. Eble estas iom malpli ofte ke oni volus atentigi pri la grando de ŝtrumpoj aŭ ŝtrumpetoj. Sed ĉu ne estus ridinde se t-ĉemizoj nomiĝus ĉemizetoj?

Vilius (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 08:14:13

Ankaŭ mi ofte havas problemojn kun et-vortoj, kiam ili ne signifas "eta io". La fama ekzemplo de tio estas vorto "rideti".
Iĉo:Sed ĉu ne estus ridinde se t-ĉemizoj nomiĝus ĉemizetoj?
Fakte, en litova lingvo ni diras ĝuste tiel. Ĉemizo - marškiniai, t-ĉemizo - marškinėliai rideto.gif

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 12:13:42

Vilius:Ankaŭ mi ofte havas problemojn kun et-vortoj, kiam ili ne signifas "eta io". La fama ekzemplo de tio estas vorto "rideti".
Jes. Kiel oni nomas etan ridon aŭ enorman rideton?

Vilius:
Iĉo:Sed ĉu ne estus ridinde se t-ĉemizoj nomiĝus ĉemizetoj?
Fakte, en litova lingvo ni diras ĝuste tiel. Ĉemizo - marškiniai, t-ĉemizo - marškinėliai rideto.gif
Ĉu la litova malpligrandiga sufikso normale uziĝas por krei tute novajn sencojn (kiel ĉi tie), aŭ ĉu ĝi uziĝas ĉefe por emfazi etecon (kiel "eta ĉemizo")?

Vilius (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 13:41:03

Iĉo:Ĉu la litova malpligrandiga sufikso normale uziĝas por krei tute novajn sencojn (kiel ĉi tie), aŭ ĉu ĝi uziĝas ĉefe por emfazi etecon (kiel "eta ĉemizo")?
Niaj malpligrandigaj sufiksoj (ni havas pli ol unu - fakte, multe!) estas similaj al Esperanta "et" - plejofte ili simple signifas "malgranda io", sed iam la signifo ŝanĝas.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 14:38:06

Tio ankaŭ okazas en la hispana. La vorto "torta" signifas "kuko"n, sed la vorto "tortilla" NE signifas "etan kukon", sed io tute malsimila. Mi ne certas, ĉu iam estis ia similo.

--Ilhuıtemoc

novatago (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 15:44:15

Vilius:
Iĉo:Sed ĉu ne estus ridinde se t-ĉemizoj nomiĝus ĉemizetoj?
Fakte, en litova lingvo ni diras ĝuste tiel. Ĉemizo - marškiniai, t-ĉemizo - marškinėliai rideto.gif
En la hispana (en Hispanio) lingvo okzas same. Camisa = Ĉemizo, Camiseta = T-ĉemizo. Tamen al mi ŝajnas ridinda la vorto deveninta el la angla t-ĉemizo ĉar kaj longbrakaj ĉemizoj kaj mallongbrakaj ĉemizoj ŝajnas T pli-malpli.

Ĝis, Novatago.

Vilius (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 15:49:31

novatago, vi tute pravas! Laŭ mi, longbrakaj ĉemizoj eĉ pli similas al T litero rideto.gif

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 00:30:03

Ho jes. Mi tute ne eĉ rimarkis aŭ pensis pri la ideo. Senbrakumaj ĉemizoj povus nomiĝi i-ĉemizoj ... aŭ ĉemizetetoj? lango.gif

Kaj alia por la hispanaparolantoj: burro "azeno", burrito ...

Cosi (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 10:21:44

Aŭskultu ĉi tion: en la pola "piła" signifas "segilo" kaj "piłka" - "pilko" ridulo.gif

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 06:13:16

Cosi:Aŭskultu ĉi tion: en la pola "piła" signifas "segilo" kaj "piłka" - "pilko" ridulo.gif
Ĉu tio estas vera malpligrandiga sufikso, aŭ nur ekzemplo de ŝajnsufikso?

Reen al la supro