Al la enhavo

konekto

de crescence, 2009-oktobro-10

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 09:42:50

Saluton al ĉiuj,

Kiuj estas la malsamecoj inter la vortoj :

- konekto
- konektado
- kunligo
- kunligado
- kunkateno
- kunkatenado

Dankon

fizikisto (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 10:11:52

Mi pensas ke la sufikso "-ad-" signifas longtempe daŭrado, ĉu ne?

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 13:49:45

fizikisto:Mi pensas ke la sufikso "-ad-" signifas longtempe daŭrado, ĉu ne?
Jes, kun verbaj finaĵoj, sed kun substantivaj finaĵoj ĝi foje signifas nur ago.
aŭtoro de PMEG:Se oni uzas ne-verban finaĵon, AD estas iafoje uzata ankaŭ kiam ne temas pri longa daŭro.
Fonto.

Mi ne scias kial ni ne uzu "-ag-" por esprimi la substantivon de verba ago kaj konservu -ad- por aŭtentike daŭraj agoj aŭ statoj. Mi komencis fadenon pri tio antaŭ iu tempo sed kvankam uzi ag- kiel sufikso ne estas kontraŭ la fundamento, ĉar temas pri logika kunmeto de radikoj, multaj ial forte kontraŭis la ideon.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-10 13:59:41

crescence:
Kiuj estas la malsamecoj inter la vortoj :

- konekto
- konektado
- kunligo
- kunligado
- kunkateno
- kunkatenado

Dankon
Malmulto, mi pensas. Tiuj kun "-ad-" ŝajnas al mi signifi la ago anstataŭ la rezulto. Oni povus pridiri la konektonkunligon al la reto, kaj tio estus la fakto ke dratoj konektas la komputilo al la servilo. La konektadon al la reto ne estas la rezulto, la fakto, sed anstataŭe la procedo de fari konekton. ... Mi pensas, almenaŭ.

Konekto estas unusola radiko kun o-finaĵo, sed la aliaj estas kunmetaĵoj. Vidu la signifojn por ligo kaj kateno kaj vi verŝajne ekkomprenos pli da nuancoj.

crescence (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 09:29:53

Dankon al ĉiuj.

Crescence

Reen al la supro