Al la enhavo

Pliaĝulo

de Oŝo-Jabe, 2009-oktobro-11

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 03:20:21

Se mi parolas pri iu, kiu estas (eĉ unu aŭ du jaroj) pli maljuna ol mi, ĉu mi povas nomi tiun pliaĝulo? Aŭ ĉu la titolo pliaĝulo estas nur por tiuj, kiuj estas pli ol, ekzemple, sepdekjara?

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 07:10:06

Oŝo-Jabe:Se mi parolas pri iu, kiu estas (eĉ unu aŭ du jaroj) pli maljuna ol mi, ĉu mi povas nomi tiun pliaĝulo? Aŭ ĉu la titolo pliaĝulo estas nur por tiuj, kiuj estas pli ol, ekzemple, sepdekjara?
Se oni uzas vorton "pliaĝulo" por priskribi maljunulo, tio certe estas iom eŭfemisma, sed foje tiaj eŭfemismoj fariĝas simple la kutima termino. Mi ne scias kiel la plejparto de la eo-komunumo interpretus ĝin - eble io pli sperta ol mi povus pli bone respondi - sed mi pensas ke la uzado de poseda pronomo klarigus ĝin kiel kompara uzado. Ekzemple: Respektu viajn pliaĝuloj!

horsto (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 10:35:41

Mi opinias ke la signifo de "pliaĝulo" estas klara: ulo (homo), kiu estas pli aĝa
Kiu estas la pli juna homo, tion montru la kunteksto.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 03:39:50

"Pliaĝulo" estas iu, kiu havas pli aĝojn ol vi.

Tre maljunaj homoj estas pliaĝuloj, jes, sed ankaŭ iuj, kiuj havas nur unu jaron pli ol vi.

diogotux (Montri la profilon) 2009-oktobro-17 19:01:16

Kiam temas pri homo unu aŭ du jaroj pli aĝa, konvenas nomi lin pliaĝa.

Kiam oni diras pliaĝulo, la aŭskultanto bildigas al si la ulon, tiun kiu estas tia olda.

Mi kelkfoje havas tiajn demandojn al mi (ĉu mi diru tiel, aŭ ĉi tiel), sed mi rimarkis ke mi ne estas tiom rigida eĉ uzante mian propran lingvon.

Do la ekzakta nuanco ne gravas, ĉiam estas kunteksto por montri.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-oktobro-18 00:09:31

Laŭ mi, pliaĝa kaj pliaĝulo estas tute same. Se mi celus maljunulon, mi diru tion, “maljunulo”. Sed mi ne scias ĉu ĉiuj komprenos la vorton “pliaĝulo” kiel mi.

—Ilhuıtemoc

P.T.
diogotu'x:tiun kiu estas tia olda
Ne uzu Idaĵon!!!

Reen al la supro