Al la enhavo

ebla eraro?

de Wilhelm, 2009-oktobro-19

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Wilhelm (Montri la profilon) 2009-oktobro-19 03:45:58

Mi trovis tion frazon dum mi legis Vikipedion.
tio, kion ni normale nomas la subjekton
ĉi tie

Ĉu ĝi estas malprava?

Mi opinias ke ĝi ja estas malprava kaj devas esti tiel:

"tio, kion ni normale nomas la subjekto "

Dankon

le_chaz (Montri la profilon) 2009-oktobro-19 10:30:06

Wilhelm:Ĉu ĝi estas malprava?
Ne nepre, sed ĝi ja estas malĝusta.

Wilhelm:Mi opinias ke ĝi ja estas malprava kaj devas esti tiel:

"tio, kion ni normale nomas la subjekto "
Vi pravas, vi povas trankvile korekti ĝin.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-oktobro-19 16:25:47

salutojn,

fakte, mi pensas ke eraro estas ankaŭ en la unua vorto:

tion, kion ni nomas la subjekto.

nu... mi pensas ke "ni nomas la subjekton" ankaŭ estas ĝusta, sed havas alian sencon. ekz: mi nomas mian filon Karlo.

Nur por klarigi al komencantoj kiuj eble vizitas la forumon. ridulo.gif,

Rogir (Montri la profilon) 2009-oktobro-19 17:36:58

Ne alek, la kazo de la unua vorto ne dependas de la subfrazo sed de la ĉeffrazo en kiu ĝi estas. Kaj verŝaje tio estu subjekto de la frazo.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-oktobro-19 18:33:15

Fakte, en tiu ĉi artikolo, la ĝusta vorto estus "kiujn". Mi korektis tion.

Plia korekto, nun pri la unua mesaĝo de ĉi fadeno:
"Mi trovis tion frazon dum mi legis Vikipedion."
devus esti
"Mi trovis tiun frazon dum mi legis Vikipedion."
(Eble eĉ "tiun ĉi" ...)

Wilhelm (Montri la profilon) 2009-oktobro-21 22:30:11

darkweasel:
Plia korekto, nun pri la unua mesaĝo de ĉi fadeno:
"Mi trovis tion frazon dum mi legis Vikipedion."
devus esti
"Mi trovis tiun frazon dum mi legis Vikipedion."
(Eble eĉ "tiun ĉi" ...)
Dankon!
Mi ĉiam estas dankema kiam oni korektas miajn erarojn. Antaŭen!

Reen al la supro