Al la enhavo

anonco pri la esperanto en "Le Monde"

de custinne, 2009-oktobro-20

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

custinne (Montri la profilon) 2009-oktobro-20 09:12:27

La 26-an de septembro, la franca gazeto "Le Monde" publikigis unu plenan paĝon de anonco pri la esperanto.
http://www.esperanto-sat.info/article1488.html

le_chaz (Montri la profilon) 2009-oktobro-20 11:07:44

custinne:La 26-an de septembro, la franca gazeto "Le Monde" publikis unu plenan paĝon de anonco pri la esperanto.
http://www.esperanto-sat.info/article1488.html
Libera Folio jam publikigis kritikan artikolon pri tiuj reklamoj kiuj regule aperadas en eŭropaj gazetoj. Mi mem estas tre skeptika pri la efekto de tia misreklamado.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-oktobro-20 19:37:33

¿Espernato? shoko.gif

novatago (Montri la profilon) 2009-oktobro-21 19:05:24

le_chaz:Libera Folio jam publikigis kritikan artikolon pri tiuj reklamoj kiuj regule aperadas en eŭropaj gazetoj.
Fakte, liberafolio nur kritikas la (malbelan kaj malmulte allogan) anoncon, kiu videblas en la artikolo mem kaj ne la anonco de la 26-a de septembro en le monde, kiu estas iom pli alloga kaj pli bone aranĝita, malgraŭ la eraro, kiu aperas.

Ĝis, Novatago.

le_chaz (Montri la profilon) 2009-oktobro-22 10:43:31

novatago:Fakte, liberafolio nur kritikas la (malbelan kaj malmulte allogan) anoncon, kiu videblas en la artikolo mem kaj ne la anonco de la 26-a de septembro en le monde, kiu estas iom pli alloga kaj pli bone aranĝita, malgraŭ la eraro, kiu aperas.

Ĝis, Novatago.
Jes, vi pravas. Krom tio, ĝi ne kritikas la enhavon sed la aspekton.

Sed laŭ mi, tiu de la 26a de septembro ne estas signife pli alloga. La kritiko daŭre validas, bedaŭrinde...

kamil_rudzki (Montri la profilon) 2009-oktobro-24 16:11:44

Esperanto ne estas varo por gajni kaj ne bezonas komercECan reklamon kiu per sia formo superkreskos sencon de anonco pri ĝi. Ja la celo ne estas nur momenta raviteco de ordinara franco kaj/aŭ germano. Kaj koncizaj sloganoj tutcerte ne sufiĉos por ŝanĝi pensmanieron de eŭropanoj...
Miaopinie, Etsuo Miyoshi faras bonegan laboron. Li elektis ĝustajn landojn. Mi pensis ke multnombraj nacioj neangloparolantaj kun unu ĉefa lingvo estas la plej bona elekto. Elekto de EU kiel NURA ŝanco por nia lingvo ankaŭ ŝajnas ĝusta. Bedaŭrinde.

Reen al la supro