Al la enhavo

Longa radiko?

de Oŝo-Jabe, 2009-oktobro-22

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-oktobro-22 18:59:09

Kio estas la plej longa radiko en Esperanto?

le_chaz (Montri la profilon) 2009-oktobro-22 19:29:13

Oŝo-Jabe:Kio estas la plej longa radiko en Esperanto?
Mi iam aŭdis ke ĝi estas "tohuobohuo".

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-oktobro-22 19:48:52

le_chaz:
Oŝo-Jabe:Kio estas la plej longa radiko en Esperanto?
Mi iam aŭdis ke ĝi estas "tohuobohuo".
"Tohuvabohuo" troveblas en PIV, ĉu vi pensas pri ĝi?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-oktobro-22 19:57:12

Jam en la oficialaj radikoj mi trovis pli longajn radikojn ol tohuvabohu/. Jen la 12-literaj administraci/, aŭtobiografi/, demonstrativ/, diskriminaci/, konservatori/, palentologi/, paralelogram/, spiritualism/, spiritualist/ kaj trigonometri/. Ŝajnas ke ne ekzistas pli longa oficiala radiko. (Tiuj "direkt/il/o (de ŝip/o)"-umoj ne estas radikoj, sed oficialaj kunmetaĵoj.)

Reen al la supro