К содержанию

Kiel esprimi parencecon en Eo kaj aliaj lingvoj.

от AlfRoland, 28 октября 2009 г.

Сообщений: 10

Язык: Esperanto

AlfRoland (Показать профиль) 28 октября 2009 г., 21:45:42

En la sveda ni esprimas parencecon pli precize ol en eo, la angla kaj diversaj aliaj lingvoj. Ekzemle "avo" povas esti "farfar" aŭ "morfar" depende ĉu temas pri patro de la patro aŭ patro de la patrino. Same estas pri multaj aliaj vortoj de parenceco.

Ĉu estas aliaj lingvoj, kiuj havas similan vortkreadon kiel en la sveda.

Ĉu en la sveda ni eble troigas la precizecon?

fizikisto (Показать профиль) 28 октября 2009 г., 22:07:03

Ĉu en la sveda do avino estas "mormor" aŭ "farmor"? Tio estus tre regule.

Se vi havas ankaŭ malsamajn vortojn por la frato/fratino de la patro/patrino aŭ eĉ por ties filo/filino (do kuzo aŭ kuzino), vi bezonas multe da vortoj.

En la germana estas same precize (aŭ malprecize) kiel en Esperanto aŭ en la angla.

AlfRoland (Показать профиль) 28 октября 2009 г., 22:20:48

fizikisto:Ĉu en la sveda do avino estas "mormor" aŭ "farmor"? Tio estus tre regule.

Se vi havas ankaŭ malsamajn vortojn por la frato/fratino de la patro/patrino aŭ eĉ por ties filo/filino (do kuzo aŭ kuzino), vi bezonas multe da vortoj.

En la germana estas same precize (aŭ malprecize) kiel en Esperanto aŭ en la angla.
Jes, "mormor" kaj "farmor" estas ĝustaj esprimoj en la sveda. Frato de patro estas "farbror", fratino de patro estas "faster", frato de patrino estas "morbror" kaj fratino de patrino estas "moster".

Eble estas strange ke ankaŭ edzino de frato de la patro nomiĝas "faster".

Pri kuzoj ni ne diferencas ĉu temas pri patra aŭ patrina flanko.

Kelkfoje ĝenas al mi ne havi esperantan ekvivalenton.

fizikisto (Показать профиль) 29 октября 2009 г., 8:59:28

Ho, interese! Mi konjektas, ke ankaŭ ekzistas kvar malsamaj praavoj, ekzemple "farfarfar" aŭ "farmorfar". Kaj kiel la onklo de mia patrino mi proponas "morfarbror" kaj "mormorbror". Kaj mia avino estas ankaŭ mia "farbrormor", sed nur se mi havas tian onklon. rideto.gif rideto.gif rideto.gif

AlfRoland (Показать профиль) 1 ноября 2009 г., 8:41:38

黄鸡蛋:Oni en Ĉinio diras, ke la vortoj por parencoj en la ĉina estas pli precizaj ol en la angla. Kaj post legi la klarigon de AlfRoland, mi pensas ke la sveda ankoraŭ ne estas tiom preciza kiom la ĉina.

[....]
Mi devas konfesi ke vi gajnis la konkurson de preciseco. Geavoj ofte estas tre gravaj homoj por infano. Mi pensas ke almenaŭ estus utila por infano se eblas distingi inter avo/avino de patra kaj patrina flanko, ĉu ne? sal.gif

darkweasel (Показать профиль) 1 ноября 2009 г., 15:03:37

AlfRoland:
Geavoj ofte estas tre gravaj homoj por infano. Mi pensas ke almenaŭ estus utila por infano se eblas distingi inter avo/avino de patra kaj patrina flanko, ĉu ne? sal.gif
Normale infanoj simple nomas la geavojn per malsamaj karesnomoj. Ekzemple, mi nomas (germane) la gepatrojn de mia patrino "Omama" kaj "Opapa", dum tiuj de mia patro nomiĝas "Omi" kaj "Opa".

En Esperanto, tio povas esti "avuĉjo"/"avo" kaj "avinjo"/"avino". Aŭ io simila. Temas ja nur pri distingo en familiinterna konversacio, ne pri formalaj okazoj, kie oni certe precizu per "patr(in)o de mia patrino" kaj "patr(in)o de mia patro". Tion ni faras en la germana kaj povas senprobleme esti same en Esperanto.

Cosi (Показать профиль) 1 ноября 2009 г., 18:33:34

En la pola ne estas regulare malgajo.gif
babcia - avino (ne gravas, ĉu de patro aŭ de patrino)
dziadek - avo
Kaj, kompreneble:
prababcia, praprababcia, pra(...)babcia
pradziadek, prapradziadek, pra(...)dziadek

AlfRoland (Показать профиль) 1 ноября 2009 г., 20:02:55

darkweasel:
AlfRoland:
Geavoj ofte estas tre gravaj homoj por infano. Mi pensas ke almenaŭ estus utila por infano se eblas distingi inter avo/avino de patra kaj patrina flanko, ĉu ne? sal.gif
Normale infanoj simple nomas la geavojn per malsamaj karesnomoj. Ekzemple, mi nomas (germane) la gepatrojn de mia patrino "Omama" kaj "Opapa", dum tiuj de mia patro nomiĝas "Omi" kaj "Opa".

En Esperanto, tio povas esti "avuĉjo"/"avo" kaj "avinjo"/"avino". Aŭ io simila. Temas ja nur pri distingo en familiinterna konversacio, ne pri formalaj okazoj, kie oni certe precizu per "patr(in)o de mia patrino" kaj "patr(in)o de mia patro". Tion ni faras en la germana kaj povas senprobleme esti same en Esperanto.
Kompreneble oni povas uzi hejmfaritajn karesnomojn, sed kiam mi ekzemple tradukas estas enue ke mankas pli precizajn esprimojn. malgajo.gif

Rogir (Показать профиль) 3 ноября 2009 г., 9:47:41

Jes, sed nur kiam ĝi vere necesas, alikaze 'avo' kaj 'avino' estas pli mallongaj.

darkweasel (Показать профиль) 3 ноября 2009 г., 12:36:47

patrpatr(in)o estas neprononcebla :/
uzu "patropatr(in)o" tiucele..

Наверх