Al la enhavo

Nun vi havas perfektan kialon por veni al Aŭstralio!

de timsonic, 2009-novembro-11

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

timsonic (Montri la profilon) 2009-novembro-11 13:24:15

La venonta aŭstralia esperanta somerkursaro okazos en la mondfama Universitato de Sidnejo de la 10a ĝis la 24a de januaro, 2010.

Jen via okazo finfine fari la ĉiam prirevitan vojaĝon al Sidnejo. Ĝuu la kulturon, sunon kaj amuzon de la aŭstralia somero, dum vi mergiĝos en vian preferatan duan lingvon.

Por tiuj kiuj jam komencis lerni, ĉi tiu kursaro helpos vin plibonigi viajn lingvajn lertecojn kaj ekzerci vin je parolado kaj aŭskultado kun studantoj je la sama nivelo kiel vi. Spertaj esperantistoj renkontos novajn kaj malnovajn amikojn, kaj uzos vian scion praktike.

Kunportu amikon al Sidnejo, ĉar oni planis ke la aŭstralia somerkursaro helpos iun ajn kiu estas nova en Esperanto eltrovi la plezuron lerni ĉi tiun internacian kaj unikan lingvon.

Do, prenu vian dorsosakon, paku t-ĉemizon, kuportu bantukon por ripozi sur la belaj marbordoj de Aŭstralio dum vi ĝuos la vivspertojn kiujn parolado de Esperanto donas.

Por informi vin, bonvolu viziti http://aesk.esperanto.org.au
Mendu baldaŭ. Se vi mendos dum novembro vi rajtos pagi laŭ la pli malalta tarifo!!

Dum vi estos en Oceanio, prenu la okazon ĉeesti la kongreson de la NovZelanda Esperanto-Asocio en bela Wellington, 26 - 29 januaro 2010. Vidu http://www.esperanto.org.nz/eonz/kongreso2010anonc...

Reen al la supro