Al la enhavo

Anekdotaro

de Terurĉjo, 2007-marto-08

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-08 02:15:58

Ŝarko havas 1500 dentojn.
Homo havas 32 dentojn.
Pando havas 24 dentojn.
- Diablo prenu, mi estas PANDO!!!!!!!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-08 02:18:27

Homo sidas en komuna necesejo. Subite li aŭdas: "Kiel vi fartas?"
Li ĉirkaŭrigardas kaj respondas: "Dankon, bonege."
Li aŭdas ree: "Kie vi estas?" kaj respondas: "Mi sidas en necesejo."
Post nelonga tempo li aŭdas: "Karino, mi poste telefonos, tie ĉi iu malsaĝulo parolas kun mi."

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-10 11:03:32

Mi diris al vodko: "NE", sed ĝi ne obeas al mi.

Ciro (Montri la profilon) 2007-aprilo-14 04:52:18

Du tomatoj iras trairi la straton, kaj unu diris:
__ Zorgu! Rigardu la ĉaron! ... ploft.

Kaj la alia diris:
__ Kia ĉaro? ... pluft.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-17 19:13:12

Unu guto da nikotino mortigas ĉevalon.
Unu guto da Fairy mortigas grasan ĉevalon.

Charlie (Montri la profilon) 2007-aprilo-17 22:17:45

Unua farmisto: Mia bovino malsanas. Kion vi donis al via bovino kiam ŝi malsanis ?
Dua farmisto: Mi donis al ŝi terebinton.

Post unu semajno...
Unua farmisto: Ĉu vi diris ke vi donis terebinton al via bovino kiam ŝi malsanis ?
Dua farmisto: Jes, ja.
Unua farmisto: Mi tion faris kaj mia bovino mortis !
Dua farmisto: Ankaŭ la mia !!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 21:22:21

Unu blondulino demandas al la alia: Ĉu vi konas, kien sin kaŝas lumo, kiam oni malŝaltas ĝin?
La dua dum longa tempo pensas kaj fine respondas: Ne.
Tiam la unua malkovras la pordon de la malvarmigujo kaj venke montras: "Tien".

Jasminka (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 20:55:50

Mondaj katastrofoj:
Hiroŝimo'45
Ĉernobilo'86
Vindozo'98

Oseledec (Montri la profilon) 2007-majo-05 12:58:11

Rok-muzika festivalo "Junularo kontraŭ drogoj".
Biera festivalo "Junularo kontraŭ vento".
sal.gif

Oseledec (Montri la profilon) 2007-majo-05 12:59:18

Ekzistas virinoj, kiuj volas edziniĝi pro amo.
Ekzistas virinoj, kiuj volas edziniĝi al bona viro.
Ekzistas virinoj, kiuj simple volas edziniĝi.
Kaj fine ekzistas virinoj, kiuj simple volas.
sal.gif

Reen al la supro