Al la enhavo

Ĉi tie estas?

de Eddycgn, 2009-novembro-14

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-14 11:57:14

Kiu estas la pli ĝusta formo por esprimi:
angle > there is
germane > es gibt
itale > c’è

simple « estas »
aŭ « ĉi estas »
aŭ « ĝi estas »
aŭ alia formo ?
multedankon!
sal.gif

tommjames (Montri la profilon) 2009-novembro-14 12:02:49

Nur sola estas.

Mi ankaŭ vidis kelkajn hispanojn kaj parolantojn de aliaj lingvoj diri haviĝas sed tiu tute ne estas populara.

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-14 13:05:44

Eble ankaŭ ekzistas

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-14 16:48:14

horsto:Eble ankaŭ ekzistas
Se mi volas diri "Estas kato en la ĉambro!"
Nekonata kato, neatendite, pli bone ol "ekzistas" ĉu eble "troviĝas.." ?
(es gibt gerade plötzlich) senkulpa.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-14 17:16:33

Eddycgn:
Se mi volas diri "Estas kato en la ĉambro!"
Nekonata kato, neatendite, pli bone ol "ekzistas" ĉu eble "troviĝas.." ?
(es gibt gerade plötzlich) senkulpa.gif
Ni ja havas la bonan prefikson ek-, do:
ekestas kato en la ĉambro!

ektroviĝas kato en la ĉambro!

subite estas kato en la ĉambro!

jen estas kato en la ĉambro!

Reen al la supro