Al la enhavo

Kiu estas la mala de la akuzativo de al-mocio?

de Roberto12, 2009-novembro-17

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2009-novembro-17 10:04:43

Jen ĉi tiuj ekzemploj:

1. En la ĉambron.
2. El la ĉambro.

Ĉi tiuj estas malaj.

Sed nun jen ĉi tiu:

3. Sur la tablon.

Kiu estas la mala de ĉi tiu? Ĉu ĝi estas:

4. Malsur la tablon.

?

tommjames (Montri la profilon) 2009-novembro-17 10:10:27

Roberto12:Jen ĉi tiuj ekzemploj:

1. En la ĉambron.
2. El la ĉambro.

Ĉi tiuj estas malaj.

Sed nun jen ĉi tiu:

3. Sur la tablon.

Kiu estas la mala de ĉi tiu? Ĉu ĝi estas:

4. Malsur la tablon.

?
De sur la tablo.

sergejm (Montri la profilon) 2009-novembro-17 10:10:46

Roberto12:3. Sur la tablon.

Kiu estas la mala de ĉi tiu? Ĉu ĝi estas:

4. Malsur la tablon.

?
4a. De la tablo
Sed pro tio ke 'de' havas multajn signifojn, oni povas ankaŭ diri:
4b. De sur la tablo

fizikisto (Montri la profilon) 2009-novembro-17 12:30:42

4c.) Sub la tablon. okulumo.gif

Roberto12 (Montri la profilon) 2009-novembro-17 13:09:31

Dankon, uloj.

Mi opinias ke "de sur la tablo" estas la ĝusta respondo. Kiam oni pensas ke "sur la tablon" estas la sama ol "al sur la tablo", ĉi tio estas evidenta.

Do, la respondo al mia "tredo" estas: De!

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-novembro-17 18:11:35

Pardonu la afiŝon.

Reen al la supro