Al la enhavo

La vortoj 'de' kaj 'el'

de deadmutex, 2009-novembro-19

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

deadmutex (Montri la profilon) 2009-novembro-19 08:37:00

Kiam oni uzas la vorto 'de' kaj kiam oni uzas la vorto 'el'? Ili ŝajnas similaj kaj interŝanĝaj. Kio estas la malsameco inter ili? demando.gif

tommjames (Montri la profilon) 2009-novembro-19 10:47:47

Mi vidas ke vi estas parolanto de la angla. Tio helpos min ekspliki. Rilate al fizika moviĝado, la prepozicio el signifas same kiel la angla "out of", ekzemple la pilko falis el lia mano, "the ball fell out of his hand". Tio signifas ke unue la pilko estas en la mano, kaj poste ĝi estis ekster ĝi. Sed se vi anstataŭigus el per de, tio signifus nur ke la pilko falis for de la mano, kaj ne necese estis antaŭe en ĝi.

Kiam oni diras mi devenas el Usono, "I come from the US", tio signifas ke Usono estas via loko de origino, kaj efektive vi estas usonano (krom se vi jam forlasis vian naciecon!). Se vi dirus de anstataŭ el, tio signifus ke vi venis de Usono en nura moviĝa senco; ekzemple iu vojaĝanta ĉirkaŭ la mondo povus veni "de" Usono, eĉ se li ne estus usonano.

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-novembro-19 10:49:09

deadmutex:Kiam oni uzas la vorto 'de' kaj kiam oni uzas la vorto 'el'? Ili ŝajnas similaj kaj interŝanĝaj. Kio estas la malsameco inter ili? demando.gif
el estas la malo de en. kaj de estas la malo de al. Do ekzistas granda diferenco.

En la Angla:

from the house to the street
(de la domo - al la strato)

Out of the house into the garden
(El la domo en la ĝardeno)

Ĉu vi komprenas?

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-novembro-19 10:51:49

Vi estis pli rapide ol mi ridulo.gif Pardonu min.

Saluton al vi
Frank

tommjames (Montri la profilon) 2009-novembro-19 10:53:25

FrankoVoglero:Vi estis pli rapide ol mi ridulo.gif Pardonu min.
Nezorginde rideto.gifsal.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-19 23:23:03

FrankoVoglero:
deadmutex:Kiam oni uzas la vorto 'de' kaj kiam oni uzas la vorto 'el'? Ili ŝajnas similaj kaj interŝanĝaj. Kio estas la malsameco inter ili? demando.gif
el estas la malo de en. kaj de estas la malo de al. Do ekzistas granda diferenco.

En la Angla:

from the house to the street
(de la domo - al la strato)

Out of the house into the garden
(El la domo en la ĝardeno)

Ĉu vi komprenas?
Mi ne trovas grandan diferencon. Eble ĉar en la itala oni uzas nur da. Eble oni povas diri
fuori da (angle out)

Bezonas sintrejniĝi!

victornino (Montri la profilon) 2009-novembro-20 11:23:51

Demandon ankaŭ mi havas. Bonvolu konsideri la esprimon:

la vortoj de/el la franca lingvo...

oni povas imagi la francan lingvon kiel "ujo por vortoj" aŭ iamaniere vortkolekto, do taŭgus diri "el" , ĉu ne?.

Aliparte, imaginte "la francan lingvon" kiel io/afero kiu posedas vortojn, ŝajnas ke "de" pli taŭgas".

Mi ĉiam hezitas pri tiaj esprimoj.

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-novembro-20 13:28:48

victornino:Demandon ankaŭ mi havas. Bonvolu konsideri la esprimon:

la vortoj de/el la franca lingvo...

oni povas imagi la francan lingvon kiel "ujo por vortoj" aŭ iamaniere vortkolekto, do taŭgus diri "el" , ĉu ne?.

Aliparte, imaginte "la francan lingvon" kiel io/afero kiu posedas vortojn, ŝajnas ke "de" pli taŭgas".

Mi ĉiam hezitas pri tiaj esprimoj.
Vi skribis ke lingvo estas ujo - tion mi ankaŭ pensas lingvo estas vortujo el kiu la vortoj povas origini ( el-iri ).

Sed la vorto de ankaŭ estas komprenebla, ĉar por mi ankaŭ eblas ke vorto iras aŭ migras de de lingvo A al lingvo B.

Do la diferenco inter de kaj el tiukaze ne estas tiom granda.

Ĝis
Frank

Iĉo (Montri la profilon) 2009-decembro-05 08:32:22

FrankoVoglero:
En la Angla:

from the house to the street
(de la domo - al la strato)

Out of the house into the garden
(El la domo en la ĝardenon)
"En" sen akuzativo indikas lokon, kie io estas, do, en la angla, "in". Por indiki lokon, kien io iras (angle "in" aŭ "into"), bezoniĝas akuzativo post "en".

"El" ne estas malo de "en" ĉar "el" inkluzivas movadon, kaj "en" ne.

La malo de "en io" estas "ekstere de io".
La malo de "En ion" estas "el io".

FrankoVoglero:Vi estis pli rapide rapida ol mi

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-05 17:26:22

Iĉo:
La malo de "en io" estas "ekstere de io".
Aŭ pli simple "ekster io".

Reen al la supro