Al la enhavo

Kaje

de Roberto12, 2009-novembro-22

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2009-novembro-22 17:02:53

De la vorto "kun", ni derivas la vorton "kune". Ĉi tia afero estas forteco de la lingvo.

Do, ĉu ni povas derivi la vorton "kaje" - kiu estus la sama ol "ankaŭ" - de la vorto "kaj"? Avantaĝo estus ke oni ne plu intermiksas la vortojn "ankaŭ" kaj "antaŭ".

Mi antaŭdiras ke vi diros ne, ĉar tio estas kiel Esperanto estas. Ve!

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-novembro-22 18:46:08

Nu, "kaje" kaj "ankaŭ" povas esti ambaŭ uzataj, kiel "vic' al" kaj "anstataŭ," kaj "dank' al" kaj "pro."

tommjames (Montri la profilon) 2009-novembro-22 18:57:45

Eble rimarkindas ke jam ekzistas vorto kajo, kiun oni povus konfuzi kun kaje.

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-22 18:58:07

Ne vere, ĉar 'kaje' pli signifas 'ĉe la kajo'.

Red: Ve Tomm, vi antaŭis min!

tommjames (Montri la profilon) 2009-novembro-22 19:00:04

Rogir:Red: Ve Tomm, vi antaŭis min!
sal.gif

Roberto12 (Montri la profilon) 2009-novembro-22 20:59:19

La fakto ke la vorto "kajo" ekzistas, mortigas mian ideon de "kaje" senkulpa.gif

crescence (Montri la profilon) 2009-novembro-23 11:20:34

tommjames:Eble rimarkindas ke jam ekzistas vorto kajo, kiun oni povus konfuzi kun kaje.
Kial konfuzi du vortojn, kiuj ne skribiĝas same ?
Oni ne konfuzas "vero/vere" !

Crescence

tommjames (Montri la profilon) 2009-novembro-23 12:08:38

crescence:
tommjames:Eble rimarkindas ke jam ekzistas vorto kajo, kiun oni povus konfuzi kun kaje.
Kial konfuzi du vortojn, kiuj ne skribiĝas same ?
Oni ne konfuzas "vero/vere" !

Crescence
Mi celis ke kaje por "ankaŭ" povas konfuziĝi kun kaje por la adverbigo de kajo. En "vero/vere", ambaŭ vortoj havas samsignifan radikon. Oni ne povus diri same rilate al "kajo/kaje".

Cetere, kajo havas eĉ plian signifon, la bulea logik-operacio KAJO (AND). Ŝajnas al mi ke kaje estas do tro amibigua por fidinde signifi "ankaŭ".

crescence (Montri la profilon) 2009-novembro-23 18:49:15

tommjames:
Mi celis ke kaje por "ankaŭ" povas konfuziĝi kun kaje por la adverbigo de kajo. En "vero/vere", ambaŭ vortoj havas samsignifan radikon. Oni ne povus diri same rilate al "kajo/kaje".

Cetere, kajo havas eĉ plian signifon, la bulea logik-operacio KAJO (AND). Ŝajnas al mi ke kaje estas do tro amibigua por fidinde signifi "ankaŭ".
Jes, nun, mi komprenas...

Crescence

fizikisto (Montri la profilon) 2009-novembro-23 19:28:25

tommjames:Cetere, kajo havas eĉ plian signifon, la bulea logik-operacio KAJO (AND). Ŝajnas al mi ke kaje estas do tro amibigua por fidinde signifi "ankaŭ".
Tamen, la bulea kajo konformus al la signifo "ankaŭ" por "kaje".

Reen al la supro