Al la enhavo

ve al vi!

de victornino, 2009-novembro-22

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

victornino (Montri la profilon) 2009-novembro-22 19:43:07

Uzante la utilaĵon tiel nomata tekstaro, oni povas serĉi vortojn aŭ frazojn ene kelkaj popolaj esperantaj verkaĵoj.

Mi serĉis la esprimaĵon: "ve al vi!".

du demandojn:

- Kion ĝi signifas?
- Ĉu ekzistas listo el tipaj esperantaj esprimoj ie?

Chainy (Montri la profilon) 2009-novembro-26 15:17:03

victornino:Uzante la utilaĵon tiel nomata tekstaro, oni povas serĉi vortojn aŭ frazojn ene kelkaj popolaj esperantaj verkaĵoj.

Mi serĉis la sprimaĵon: "ve al vi!".

du demandojn:

- Kion ĝi signifas?
- Ĉu ekzistas listo el tipaj esperantaj sprimoj ie?
Rigardu chi tien... Oficialaj Ekkriaj Vortetoj!

Ne forgesu la 'e' en la vorto 'Esprimo'! ridulo.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-26 22:04:54

Ve al vi estas averta ekkrio en la biblio. Jen du ekzemploj:

Jesaja 5:8 Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, ĝis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!

Luko 11:52 Ve al vi, leĝistoj! ĉar vi forprenis la ŝlosilon de la scio.

victornino (Montri la profilon) 2009-novembro-27 11:31:20

Chainy:
victornino:Uzante la utilaĵon tiel nomata tekstaro, oni povas serĉi vortojn aŭ frazojn ene kelkaj popolaj esperantaj verkaĵoj.

Mi serĉis la sprimaĵon: "ve al vi!".

du demandojn:

- Kion ĝi signifas?
- Ĉu ekzistas listo el tipaj esperantaj sprimoj ie?
Rigardu chi tien... Oficialaj Ekkriaj Vortetoj!

Ne forgesu la 'e' en la vorto 'Esprimo'! ridulo.gif
Dankon! ekkriaj vortetoj...ĉiutage ion novan

Ankaŭ dankon pro la rimarko pri la e-komenco. Mi kutimas erari memorante la komencajn es/s. Kaj eĉ kiam mi memoras ĉu ĉe iu vorto oni uzas "s", mi dubas ĉu meti "ŝ" aŭ "s".... ridulo.gif (ŝpari aŭ spari senkulpa.gif )

victornino (Montri la profilon) 2009-novembro-27 11:38:24

Miland:Ve al vi estas averta ekkrio en la biblio. Jen du ekzemploj:

Jesaja 5:8 Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, ĝis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!

Luko 11:52 Ve al vi, leĝistoj! ĉar vi forprenis la ŝlosilon de la scio.
"ve" ŝajnas al mi multsenca vorto. Kiam mi spektis la filmserion "pastporto al la tuta mondo", mi miris pri la ofta apero de tiu vorteto. Tamen mi ne vidis ĝin tiel uzata.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-27 12:34:16

victornino:"ve" ŝajnas al mi multsenca vorto. Kiam mi spektis la filmserion "pastporto al la tuta mondo", mi miris pri la ofta apero de tiu vorteto..
Vi pravas. Ve en moderna Esperanto (kiel vi vidis ofte en Pasporto) kutime estas krio de malĝojo.

La biblia esprimo ve al vi ne estas parto de la ofte uzata, nuntempa lingvo.

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-27 16:03:03

Ve ŝajnas al mi malforta, malfia versio de fek.

nikko (Montri la profilon) 2009-novembro-27 16:17:06

Estus amuze eltrovi "Fek al vi!" en biblio.

Fek al ŝtelado, fek al mortigado, fek al samseksemumo! rideto.gif

Pli impresa.

russ (Montri la profilon) 2009-decembro-17 10:57:41

nikko:Estus amuze eltrovi "Fek al vi!" en biblio.

Fek al ŝtelado, fek al mortigado, fek al samseksemumo! rideto.gif

Pli impresa.
Malpli imprese vidi kontraŭgejan sintenon en Esperantujo, kun sensenca komparo al ŝtelado kaj mortigado. malgajo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-18 09:10:45

russ:
nikko:Estus amuze eltrovi "Fek al vi!" en biblio.

Fek al ŝtelado, fek al mortigado, fek al samseksemumo! rideto.gif

Pli impresa.
Malpli imprese vidi kontraŭgejan sintenon en Esperantujo, kun sensenca komparo al ŝtelado kaj mortigado. malgajo.gif
Sed la biblio ja - laŭsence, certe ne laŭvorte - diras ĝuste tion, ĉu ne?

Reen al la supro