Al la enhavo

Fabellibro „Tri nigraj ŝipoj“ aperis en la lingvoj Esperanto, rusa kaj germana

de Bernardo, 2009-novembro-23

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Bernardo (Montri la profilon) 2009-novembro-23 12:15:58

La verkistino el la germana urbo Erlangen Margrit Vollertsen-Diewerge eldonis kadre de la projekto „Lernejoj – Lingvoj – Ĝemelurboj“ jam kelkaj trilingvaj skribitaj fabellibroj, kiuj oni ĉiufoje apud la germana lingvo ankaŭ en la lingvo de iu ĝemelurbo de Erlangen ankaŭ en iu proksima lingvo tradukis. La projekto konsitas el 8 fazoj. En ĉiu fazo tradukas kaj ilustras lernantoj el Erlangen kaj la respektiva ĝemelurbo iun fabelon de Margrit Vollertsen-Diewerge.

Dimanĉe la 22.11.2009 oni prezentis dum matineno en la junulara centro „Frankenhof“ la sesan volumon „Tri nigraj ŝipoj“, kiu aperis en la germana, rusa kaj en la internacia lingvo Esperanto kaj estas dediĉita al la rusa ĝemelurbo Wladimir. La volumo havas la ISBN 978-3-00-029497-6 kaj aperis en la memeldonejo de la sinjorino Vollertsen-Diewerge.

Oni laŭtlegis partojn en la germana kaj en la rusa lingvo, sed ankaŭ en la internacia lingvo Esperanto. La Esperanto-parton transprenis profesoro Martin Haase el Bamberg. Infanoj el baletlernejo kaj junaj muzikistoj el muziklernejo ĉirkaŭkadris la aranĝon. Dum la aranĝo partoprenis ankaŭ la urba konsilistino Gerlinde Stowasser kaj transprenis la salutojn de la ĉefurbestro Erlangen. Fine de la aranĝo ankoraŭ informis la prezidanto de la Bavara Esperanto-Ligo, Bernd Kraŭse pri la lingvo Esperanto.

Ankaŭ partoprenis la urba komisiito por la ĝemelurbo Peter Steger kaj la urba komisiito por honoraj oficoj, Renate Gregor. Kiel speciala gasto partoprenis reprezentantino de la kultura urba oficejo en Wladimir, kiu ĝuste vizitis la urbon Erlangen.

De ĉiu vendita libro ricevos la artistlernejo en la rusa ĝemelurbo Wladimir 1 Euro, la gimnazio en Erlangen, kiu ankaŭ kunlaboris ricevas malgrandan honoraron por la ilustraĵoj.

Fotoj de la matineno vi trovos en la reto sub: http://picasaweb.google.com/HobbleFrank/MatineoOkazeDePrezentadoDeFabellibro3NigrajŜipoj?feat=directlink

Bernhard Maurer
Delegito de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) por Erlangen
http://www.fen-net.de/~ea1448

Reen al la supro