Al la enhavo

Okazas Esperante teatrstaĝon de du semajnoj en 2010 !

de Fa fafa, 2009-novembro-25

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Fa fafa (Montri la profilon) 2009-novembro-25 13:25:16

Aliĝu al la unua esperant-lingva teatro-staĝo
en Minsko, Bjelorusio
de la 19-a ĝis la 30-a de Julio 2010

Dusemajna intensiva trejnado kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizata teatro, scena esprimado, ritma dancado, parolprononco, kantado, bio-mekaniko…

La staĝo interesos ĉiujn amantojn de amatora aŭ profesia teatro.
Ĝi estos gvidata de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsko. Ĉiuj kursoj estos en la rusa kun samtempa interpretado al esperanto, tiel ke vi povu plene malkovri la teatro-lernadon tian, kian oni instruas ĝin en rusparolantaj landoj.

Je la fino de la staĝo okazos spektaklo por la bjelorusa publiko. La spektaklo utiligos la ekzercojn kaj verkojn laboritajn dum la staĝo.

Kostoj de la dusemajna stâgo: 472 € (inkluzive: 70 horoj de kursoj, tranoktado, manĝado, asekuroj...) Ni proponas rabatojn por flug-biletoj kun nia kutima flug-agentejo.

La staĝo estas organizita de internacia teatra lernejo kiu jam havas longan sperton pri tutjaraj kursoj de teatro en internacia medio. Por pli internaciigi siajn kursojn, ĝi nun proponas esperant-lingvan staĝon. Vizitu la plurlingvan retejon de la asocio Morgaŭ la printempo:

Organizanto estas la Franca kaj Belorusa asocio "Morgaŭ la Printempo" (Demain le Printemps)

Havos multaj instruistoj kaj diversaj kursoj (improvizita teatro, ritma dancado, klakil-dancado, kantado, ktp.)

Ĉiuj kiuj ŝatas teatri estos akseptitaj, eĉ homoj kiuj neniam teatris.

Interesitaj povas viziti nian retejon :
http://www.morgaulaprintempo.org/

Sendi retmesaĝojn al: morgau.la.printempo@gmail.com

Sendi poŝtleterojn al :
Demain Le Printemps ,
14 rue de la Tour d' Auvergne 75009 Paris/FRANCIO

Telefoni al ni : 00 33 (0)1 42 81 33 96

Ĝis
sal.gif

Fa fafa (Montri la profilon) 2009-novembro-29 21:43:41

Vi povas amikiĝi kun " Morgaû la Printempo" sur facebook oû sur Esperantujo. La pseŭdonimo estas la sama "Morgaû la Printempo"

Ĝis sal.gif
Fanny

Reen al la supro