Al la enhavo

Prononco de eŭ

de darkweasel, 2009-decembro-01

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-01 19:02:51

Saluton,
ĉu iu povas ekspliki al mi (mia denaska lingvo estas la germana), kiel ekzakte formi en mia buŝo la dusonaĵon "eŭ"? Ĝi estas la sola Esperanta sono, kiun prononci mi trovas malfacile.

Ĉu ekzistas iuj bonaj videoj aŭ precizaj instruoj pri tiu sono?

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-01 19:17:15

darkweasel:Saluton,
ĉu iu povas ekspliki al mi (mia denaska lingvo estas la germana), kiel ekzakte formi en mia buŝo la dusonaĵon "eŭ"? Ĝi estas la sola Esperanta sono, kiun prononci mi trovas malfacile.

Ĉu ekzistas iuj bonaj videoj aŭ precizaj instruoj pri tiu sono?
elparolu tiel en la germana ää - uuh
unue aparte plifoje poste kune, tamen tre malrapide, sen interompo de la sono

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-01 19:31:58

darkweasel:Saluton,
ĉu iu povas ekspliki al mi (mia denaska lingvo estas la germana), kiel ekzakte formi en mia buŝo la dusonaĵon "eŭ"? Ĝi estas la sola Esperanta sono, kiun prononci mi trovas malfacile.
Ĉu ekzistas iuj bonaj videoj aŭ precizaj instruoj pri tiu sono?
Rigardu la kurson de Rudolf ĉi tie. La mp3-dosieron (A_5.mp3) ĉe la fino de la paĝo mi ŝajne ne rajtas aldoni.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-02 06:34:54

Dankon, mi praktikos tiun sonon.

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-02 16:06:11

Jen provo al alproksimiĝo. Imagu ke germanoj ne prononcis la germanan vorton euro simile kiel ojro sed prononcis (mallongan) e kaj (mallongan) u aparte, tamen kun la dua tuj post la unua. Do e-u-ro, rapide! Ĉu tio helpas?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-03 17:17:53

Dankon. Ĝi ankoraŭ ne flue venas el mia buŝo, sed mi nun teorie komprenas ĝian prononcon kaj post iom da praktiko, mi senproblemiĝos.

Reen al la supro