Al la enhavo

Adverboj en kunmetitaj vortoj

de Miland, 2009-decembro-07

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-07 15:22:10

Ĉu vi scias kunmetitajn vortojn kies partoj estas adverboj? Eblas, se ili havas la finaĵon n por indiki direkton ekz supreniri. Sed kio pri kunmetitaj vortoj kiuj enhavas adverbon kiel radiko kun la sola finaĵo e? Mi trovis posteulo en la PMEG.
Ĉu vi scias aliajn?

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-07 16:01:23

ekz.spontanea

patrik (Montri la profilon) 2009-decembro-07 16:30:00

multekosta. okulumo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-07 16:49:40

magnifico94:ekz.spontanea
Temas ĉi tie pri radiko SPONTANE/.

Kio pri "multenombro" (= pluralo)?

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-07 18:13:22

patrik:multekosta. okulumo.gif
Ha, bona ekzemplo. Dankon!

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-07 19:46:52

mi legis : lasttempa
Por eviti du T, ĉu oni povas skribi
lastetempa
lastatempa ?

Dankon

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-07 19:50:07

Temas pri - laŭ PMEG - Vortigo de frazetoj.

*en la laste tempo* ne havas sencon. Tial oni devas sin esprimi jene:
en la lasta tempo → [en lasta tempo]+E → lastatempe

Vilius (Montri la profilon) 2009-decembro-07 21:29:57

Fakte, la demando povus esti ne pri "Adverboj en kunmetitaj vortoj" (kunmetitaj vortoj konsistas el radikoj, ne plenaj vortoj), sed ĉu la adverba finaĵo -e uzeblas kiel ligfinaĵo. Laŭ PMEG, la respondo estas jes:
Se la antaŭelemento estas vorteto (tia vorto, kiu ne bezonas finaĵon), oni normale ne uzas ligan finaĵon. Je bezono oni tamen povas uzi ligan E-finaĵon: postsigno → postesigno (faciligas la elparolon), postulo → posteulo (faciligas la komprenon). Tio tamen okazas nur tre malofte.
Aliaj finaĵoj ol E povas aperi post vorteta antaŭelemento nur kiam tio aldonas necesan signifon: unuaeco = “la eco esti unua” (unueco = “la eco esti kiel unu”), antaŭeniri = “iri antaŭen” (antaŭiri = “iri antaŭ io”). La ligon EN (E + N) oni uzas iafoje ankaŭ post radikaj antaŭelementoj: supreniro, ĉieleniro (aŭ ĉieliro), hejmenvojaĝo (aŭ hejmvojaĝo).

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-07 22:51:53

darkweasel:Temas pri - laŭ PMEG - Vortigo de frazetoj.

*en la laste tempo* ne havas sencon. Tial oni devas sin esprimi jene:
en la lasta tempo → [en lasta tempo]+E → lastatempe
dankon!
kaj adjektivo?
la lastatempaj aferoj? Ĉu a estas permesata en kunmetitaj frazetoj?
mi volis nur eviti malbelan tt.

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-08 10:51:16

Vilius:kunmetitaj vortoj konsistas el radikoj, ne plenaj vortoj
Kutime tio estas ĝusta (krom la finaĵo "o" por plibonigi elparoladon), sed ne kiam oni uzas nesubstantivajn finaĵojn kiel kunligaĵojn por plibonigi komprenon, miaopinie! Ni vidis ekzemplojn kiel posteulo kaj lastatempe, Pro tio, precize, mi volis diri "adverboj (tutaj) en kunmetitaj vortoj".

Reen al la supro