Al la enhavo

Ĉu vi devas ne paroli: "hodiaŭ", sed "hodie"?

de magnifico94, 2009-decembro-08

Mesaĝoj: 67

Lingvo: Esperanto

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-08 14:37:43

Saluton al ĉiuj!
Je la unu interreta paĝo estas:
"Okazis provoj ŝanĝi iujn E-vortecajn vortetojn, kiuj finiĝas per “aŭ”, en finaĵvortojn, ekz.: hodiaŭ → *hodie*, ankoraŭ → *ankore*, almenaŭ → *almene*."

Ĉu mi devas paroli: "hodie" anstataŭ "hodiaŭ"?
Kion parolas la Fundamento de Esperanto pri vortojn kun finaĵoj "-aŭ"?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-08 14:39:05

Ne, tute male - *hodie* estas malĝusta, nur "hodiaŭ" estas ĝusta!

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-08 14:42:47

Hodie estas latina vorto, ne Esperanta. Oni devas paroli Esperanton, kaj tial diri hodiaŭ!

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-08 15:49:48

Laŭ la Akademio
Laŭ Zamenhof -aŭ estas finaĵo “neŭtrala kaj difinita” (“Letero pri la deveno de E-o”). Malgraŭ diversaj provoj, tiu finaĵo neniam elfalas kaj aliflanke ĝi donas agrablan varion de la vortfinaĵoj.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-decembro-08 16:11:19

Saluton!

magnifico94:Je la unu interreta paĝo estas:
Ĉu *la unu estu iu?

Ŝajne vi citas el la fina noto sur jena paĝo de PMEG:
"Okazis provoj ŝanĝi iujn E-vortecajn vortetojn, kiuj finiĝas per “aŭ”, en finaĵvortojn, ekz.: hodiaŭ → *hodie*, ankoraŭ → *ankore*, almenaŭ → *almene*.
Tiuj e-vortoj definitive ne enradikiĝis en Esperanto.
Ĉu mi devas paroli: "hodie" anstataŭ "hodiaŭ"?
La vorto hodiaŭ estas Esperanta.

La vorto hodie (kun akcento sur la unua silabo) estas latina.
Kion parolas la Fundamento de Esperanto pri vortojn kun finaĵoj "-aŭ"?
Ne ekzistas fino -aŭ.

Nur ekzistas 21 (ĉu pli?) radikoj, kiuj finas per tiu diftongo.

Kaj temas pri tre diversaj vortospecoj, ekz. konjunkcio , numeralo naŭ, prepozicio laŭ, adverbo preskaŭ ktp.

[Fakto estas, ke ekzistas planlingvo i]Ido[/i], kiu aperis en la jaro 1908 kaj kiu celis esti "plibonigita" Esperanto.

La kreintoj de Ido ŝajne ne ŝatis -vortojn kaj anstataŭigis ilin jen per formoj finiĝantaj per -e (ekz. adverbojn: balde, hodie, hiere, morge, sed ankaŭ prepoziciojn: kontre kaj malgre), jen per tute aliaj vortoj (ekz. per o, laŭ per segun, naŭ per non).]

Resume: En la planlingvo Esperanto la -radikoj ekzistis hier, ankor uziĝas hodi kaj certe ne malaperos bald. rideto.gif

Kolonjano

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-08 16:22:28

Kolonjano, dankon, ke vi skribis.
Mi faros la novan planlingvon.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-08 17:00:51

Veras ke adverboj finiĝas kun "e" krom iuj kiel ankaŭ, hodiaŭ, morgaŭ, anŝtataŭ...

Mie, mi ne komprenas tiun escepton. Tio eble pli simplus kun fina "e".

tommjames (Montri la profilon) 2009-decembro-08 17:05:54

Se iuj interesiĝas kaj kapablas legi la anglan, estas artikolo de Wikipedia rilata al ĉi tiu temo. Eble vi trovos ĝin interesa.

http://en.wikipedia.org/wiki/Special_Esperanto_a...

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-08 17:41:26

Laŭ vikipedio oni devas paroli:
"hodiaŭ", "hodie","hodia" kaj "hodio" (!)

Mi citas:
" In 1892 Zamenhof proposed the following change: "Instead of the ending '-aŭ' in various words one can use an apostrophe [e.g. ankor’, apen’]... This will increase sonorousness, while not introducing any confusion (because '-aŭ' does not belong to the root, but is only a conditional ending, and thus as easy to leave off as the '-o' of the noun)." But this elision of '-aŭ' from adverbs was not put into practice; only in recent years have a few poets attempted to use it in verse. (p. 121; examples from p 409, note iv)

There have already been attempts to use these words in simple adverbial form (morge, apene, anke, ankore, almene, etc.), which would certainly bring along the simple adjectival form (ankora, almena, apena) and the nominal form (hiero, hodio, morgo). These attempts are even officially tolerated by the Academy [since 1910]. ... (p 409, note iv)"

tommjames (Montri la profilon) 2009-decembro-08 17:56:34

Hmm tiu artikolo certe ne diras ke oni devas diri ilin, nur ke iuj eksperimentis per ili kaj ke la Akademio ne tute malpermesas ilin. Preskaŭ neniu uzas ilin do estas troegigo diri ke ni devas uzi tiajn vortojn!

Reen al la supro