Al la enhavo

Kombinaĵoj de finaĵoj

de okratz, 2009-decembro-09

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

okratz (Montri la profilon) 2009-decembro-09 14:52:56

Se mi volas kombini pluraj finaĵoj, kiu antaŭas? Ekzemple: "Knabineto" aŭ "Knabetino"? Aŭ estas dierenco inter ĉi tiuj vortoj?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-decembro-09 16:37:26

Saluton!

okratz:Se mi volas kombini pluraj finaĵoj, kiu antaŭas? Ekzemple: "Knabineto" aŭ "Knabetino"? Aŭ estas diferenco inter ĉi tiuj vortoj?
[Bonvolu noti, ke vi demandas pri sinsekvo de i]sufiksoj[/i]. La sola finaĵo en viaj ekzemploj estas -o.]

Knab-in-et-o estas malgranda knabino.

Knab-et-in-o estas ina knabeto.

Principe la vortoj povus esti samsignifaj, sed la unua estas multe pli kutima, eble pro la virseksa radiko knab.

En la Tekstaro troveblas nur formoj de knabinet.

Reta serĉo per la Kukolo rezultigas pli ol 25.000 trafojn por knabinet kaj kelkdek por knabetin (~= 500:1).

Komparu kun

infan-in-et-o = malgranda ina infano

infan-et-in-o = ina malgranda infano

Infan estas sekse neŭtra radiko.

Serĉo indikas, ke ambaŭ formoj estas maloftaj (malpli ol 100 trafoj), sed ankaŭ ĉi-kaze la unua superregas (~= 2:1).

Tezo:

La fakta lingvaĵo ĝenerale preferas la sinsekvon -in-et- al la inversa.

Precipe oni ne emas disigi viran radikon de iniga sufikso per kroma(j) afikso(j). [1]

Kolonjano

[1] En karesa formo kia franjeto eĉ ne eblas ŝanĝi la sinsekvon de afiksoj.

Reen al la supro