Al la enhavo

oni

de crescence, 2009-decembro-11

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-decembro-11 06:00:23

Saluton,

Ĉu la vorto "oni" havas du signifojn, kiel en la franca ?
- oni = nekonata homo
- oni = ni

Dankon pro viaj respondoj.

Crescence

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-11 06:33:10

Ne.

PMEG pri Oni
"En iuj lingvoj oni-pronomo povas esti uzata kun la signifo “ni”. Tio ne eblas en Esperanto: — Kiel vi fartas, amikoj? — Nu, *oni* sufiĉe bone vivas! Diru: ...ni sufiĉe bone vivas."

Atentu krome, ke diri "ni" estas pli mallonge (estas male en la franca - kvankam "on" kaj "nous" estas same longaj, la konjugacifinaĵo -ons plilongigas frazojn kun "nous"). Do, eĉ se tio eblus, mi ne dirus ĝin, ĉar ĝi neniel plisimpligas ion.

crescence (Montri la profilon) 2009-decembro-11 17:05:04

Dankon pro tiu klara klarigo !

Reen al la supro