Al la enhavo

Zamenhoftago en Nepalo

de Razeno, 2009-decembro-18

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Razeno (Montri la profilon) 2009-decembro-18 06:51:35

Ni celebris la naskiĝtagon de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhofo, la kreinto de Esperanto, la 15an de decembro. Estas lia 150a naskiĝtago, fakte, en Katmando.

Por tio, ni, la membroj de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo), matene iris al Suajambhu, la montento apud Katmando, kie troviĝas sanktejo "stupao" budhisma.
Ni estis ses : Mi, Anil, Navindra, Kailash, Rina kaj Sharmila. Ni bruligis butelampojn omaĝe al la Budho kaj preĝis ke nia laboro por Esperanto-movado estus fukcesa dum venonta jaro. Ni tiel celebris la 150an naskiĝtagon de Zamenhofo.

La sanktejo estas nun renoviganta. Kaj ĝi estas unu el la zonoj kiuj farigas Katmandon kiel Monda Heredaĵo de UNESKO. Homoj kredas ke tiu ĉi sanktejo estis kreita antaŭ miloj da jaroj, antaŭ ol al kreo de Katmando-Valo. Tiam, la valo estis granda lago kaj estis la monteto sur kie floris lotuso de la Budho.

Ni samtempe decidis ke hodiaŭ (la 15a de decembro) estu ankaŭ naskiĝtago de EKKo.

Poste ni promesis la sanktejon kun la verda standardo kaj fine fotis sin. Kolumboj flugis kiam ni promenis ĉirkaŭe.

Aperis reklamo de EKKo pri la naskiĝtago de Zamenhofo en la loka ĵurnalo "Sandhya Times" hodiaŭ.

Kaj, vespere, ni celebris la tagon ĉe la oficejo de NEspA. Mi iris je la 5.00a vespere kun Navindra, Anil kaj Kailash. Estis tie Bhart, Poshraj, Philip, Subhas, Hareram kaj alia junulo. Estis mallume. Bharat parolis pri lia tezo kaj Philip parolis pri ideo de Esperanto. Mi legis poemon de William Blake, tradukita en Esperanto. Mi montris al ili la anoncon pri Zamenhoftago.

Ni provis kanti la himnon sed ne povis ĉar tiam ni ne povis trovi la kopion de ĝi.

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-20 13:01:06

Dankon pro la interesa rakonto, kundividi vian festadon! Ĉu la 15a decembro estas grava al Budhanoj?

Reen al la supro