Al la enhavo

la Diktatoro kaj esperantaj vortoj

de crescence, 2009-decembro-21

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-decembro-21 11:52:59

saluton,
Mi vidis, hieraŭ, sur la televizia ĉeno ARTE, la filmon "La Diktatoro" kun Karlo Chaplin. Mi vidis vortojn kun la finaĵo "-j", skribitajn sur montrofenestroj. Ĉu ili estas esperantaj vortoj ?

Matthieu (Montri la profilon) 2009-decembro-21 11:58:37

Jes. Mi neniam vidis tiun filmon, sed mi plurfoje legis, ke Chaplin skribis Esperante la vortojn de la ŝildoj de butikoj, por ne klare montri la naciecon de la diktatoro.

Hispanio (Montri la profilon) 2009-decembro-21 12:07:22

Mi vidis tiun filmon multe da fojoj, kaj mi neniam rimarkis pri tio shoko.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-21 19:07:35

crescence:saluton,
Mi vidis, hieraŭ, sur la televizia ĉeno ARTE, la filmon "La Diktatoro" kun Karlo Chaplin. Mi vidis vortojn kun la finaĵo "-j", skribitajn sur montrofenestroj. Ĉu ili estas esperantaj vortoj ?
Kompreneble ! rideto.gif

Kvankam mi vidis tiun kinaĵon plurafoje, mi rimarkis nur tion kiam mi legis ĝin rete.

La oratoraĵa lingvo de la malbona Hinkel tamen tre misteras, sed ĝi ĉiam ridigas min. rido.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-21 20:52:58

Jen Youtube video kun la Esperantaj afiŝoj el la filmo. Estas du afiŝoj kun j: Ĉambroj (aperas je 0:32) kaj Vestaĵoj Malnovaj (0:36).

crescence (Montri la profilon) 2009-decembro-22 08:19:09

Do, mi ne sonĝis !
Mi min demandas, kial Karlo Ĉaplin uzis Esperanton...

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-22 12:04:47

crescence:Mi min demandas, kial Karlo Ĉaplin uzis Esperanton...
La filmo la granda diktatoro estis satiro. Hitler estis kontraŭ Esperanto kiel 'juda konspiro', do la filmo mokis lin ĉi tiel, uzante la lingvon en afiŝoj kaj havante judan friziston kiu aspektas kiel la diktatoro. Jen kaj jen rilataj angla-lingvaj artikoloj.

Ha, ĉi tiu diskuto vekis mian deziron vidi la filmon denove. Instigi homojn ĝui artaĵon estas konvena celo de kritikado, ĉu ne!

victornino (Montri la profilon) 2009-decembro-25 19:11:31

Oni povas elŝuti tiun filmon kun subtekstoj, per filmoj.net
http://filmoj.net/la-diktatoro

crescence (Montri la profilon) 2009-decembro-26 09:27:06

victornino:Oni povas elŝuti tiun filmon kun subtekstoj, per filmoj.net
http://filmoj.net/la-diktatoro
Dankon pro tiu retadreso, kiun mi ne konis.

Reen al la supro