Al la enhavo

ri

de Junpe, 2009-decembro-23

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2009-decembro-23 18:11:27

Ĉu oni ne jam diras "ri" (=li aŭ ŝi) nuntempe?

gyrus (Montri la profilon) 2009-decembro-23 19:08:20

Ne. La oficiala solvo estas "li", sed nuntempe tio estas rigardita kiel seksisma. Oni povas uzi "ĝi", sed oficiale "ĝi" estas nur uzita en ĉi situacio por bestoj kaj infanoj. Estas aliaj solvoj, ekz. uzi "tiu", kiu ŝajnas funkcii oficiale.

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-23 19:12:59

gyrus:Ne. La oficiala solvo estas "li", sed nuntempe tio estas rigardita kiel seksisma.
de kiu?
Kaj ĉu vere tio estas nuntempe ne plu rigardata seksisma?

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-23 19:32:39

gyrus:Estas aliaj solvoj, ekz. uzi "tiu", kiu ŝajnas funkcii oficiale.
"Tiu" plej plaĉas al mi.

Roberto12 (Montri la profilon) 2009-decembro-23 19:41:19

Ekzistas la neofica vorto ŝli, kiun mi ŝatas.

Junpe (Montri la profilon) 2009-decembro-23 23:19:44

Dankon!

Roberto12:Ekzistas la neofica vorto ŝli, kiun mi ŝatas.
Ĉu vi uzas la vorton?

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-23 23:40:06

Laŭ mia sperto neniu uzas ri nek ŝli. Ne uzu ilin, malmultaj komprenus vin.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-decembro-24 01:16:22

Saluton!

Junpe:Ĉu oni ne jam diras "ri" (=li aŭ ŝi) nuntempe?
La t.n. Manifesto pri riismo aperis antaŭ dek kvin jaroj. Mi iam surpaperigis ĝin kaj prezentis ĝin dum kunveno de loka klubo. Se mi bone memoras, oni konsideris la aferon ekzotikaĵo.

La "senseksismigo" de Esperanto eble fakte ne estis nek estas gravega. Kaj ŝajnas al mi, ke ial ĝi okupas nur aŭ almenaŭ precipe virajn mensojn ...

Fine de la jaro 2009 ri-ismo estas pli morta ol ci-ismo (= obstina uzado de ci anstataŭ singulara vi).

[La plej laŭmoda (nov)lingvaĵero nuntempe eble (ankoraŭ) estas i]na-ismo[/i].]

La listo de simplaj samsignifaj vortoj prezentas jenajn alternativojn por *ri:

- li aŭ ŝi (plej komprenebla, sed iom peza, se oni ofte bezonas indiki, ke povas esti aŭ vira aŭ ina estaĵo)

- ŝili (eksperimenta kunmetaĵo de du Fundamentaj triapersonaj pronomoj)

Kiom disvastiĝinta estas ŝili?

Ĉu ĝi estas ĝenerale perceptata kiel sinonimo de ŝi li?

Ĉu eble pro inisma influo la alia eblo liŝi (= li aŭ ŝi) tute ne proponiĝis?

- ĝi (tradicie uzata nur por "bestoj kaj objektoj")

Mi foje renkontas iun, kiu senĝene uzas ĝi ankaŭ kiel neŭtralan pronomon, kiam temas pri persono.

Kompromiso povus esti: Oni skribas li/ŝi resp. ŝi/li kaj (laŭt)legas li aŭ ŝi resp. ŝi aŭ li.

Kolonjano

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-decembro-24 09:08:27

KoLonJaNo:Kiom disvastiĝinta estas ŝili?
Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi.

Nun ni povas disputi pri kial ĝi estas ŝili, kaj ne liŝi, kaj ĉu unu estas pli seksisma ol la alia, kaj...

lango.gif

Mi preferas la ideon uzi la vorton "tiu". Simplas, koncizas, kaj estas jam parto de la lingvo.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-25 10:47:49

Mi ankaŭ aŭdis pri "geli" (ge-li) por tia signifo, kio povus esti ĝusta se oni antaŭe akceptas, ke estas nenio malbona en vortoj kiel "gepatro" (= patro aŭ patrino).

Fakte, mi provis iafoje uzi "ĝi" kiel seksneŭtralan pronomon, sed ĉiam tiu pronomo ŝajnis al mi tro "malhomiga" por la priparolato, kaj el nura ĝentileco mi tiam decidis uzi "tiu". Tamen eble mi reprovos uzi "ĝi" tiel.

Reen al la supro