Al la enhavo

Verda Filmejo serĉas aŭtorojn

de KienLi, 2009-decembro-24

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

KienLi (Montri la profilon) 2009-decembro-24 21:09:34

La Verda Filmejo (http://filmoj.net), la plej granda kolekto de longdaŭraj filmoj en Esperanto, serĉas aŭtorojn kaj help-administrantojn.

Detaloj: [url=http://filmoj.net/serĉatas-aŭtoroj]http://filmoj.net/serĉatas-aŭtoroj[/url]

La Verda Filmejo aperis antaŭ 7 monatoj dank' al REJM por kolekti filmojn kun subtesktoj, dublitaj aŭ originale kreitaj en Esperanto.

Dum tiu ĉi tempo ĝi iĝis ekstrempopulara inter esperantistoj el la tuta mondo, dum 7 monatoj ĝin vizitis 7917 unikaj vizitantoj el 84 landoj, kiuj rigardis 29346 paĝojn.
Ĝis tiu ĉi momento estis afiŝitaj 46 filmoj en 22 ĝenroj, originale parolataj en 16 lingvoj. Ankoraŭ 40 filmoj jam atendas sian aperon sur la paĝoj de Verda Filmejo.

Du rajtoposedantaj kompanioj (unu en Usono kaj unu en Francio) permesis laŭleĝan tradukon de siaj filmoj kaj promesis publikigi poste la
tradukojn en siaj paĝaroj, tio dank' al agado de helpantoj kaj administrantoj de Verda Filmejo.

Nederlanda Esperanto-Junularo kaj aliaj organizitaj grupoj de esperantistoj en Rusio, Brazilo kaj aliaj landoj ekde la komenco kunlaboras kun Verda Filmejo por aktualigi ĝin per novaj filmoj.

La kreata Subtesktejo, t.n. Manlibro pri kreado kaj tradukado de subtekstoj, unu el la partoj de Verda Filmejo, liveras utilajn informojn por ĉiu esperantisto, kiu volas traduki sian ŝatatan filmon kaj donaci ĝin al la internacia komunumo.

P.S. (al moderigantoj) Mi ne multigas informojn, tio estas nur alvoko. La novaĵoj estas pridiskutataj ĉi tie

Reen al la supro