Al la enhavo

Biologio kaj vivoscienco

de magnifico94, 2009-decembro-25

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-25 18:18:23

Mi opinias, ke pli bonaj estas formoj de tipo "vivoscienco" ol "biologio".
Mi proponas:

[LISTO]
vivoscienco = biologio
naturscienco = fiziko
teropriskribo = geografio
nombrokonado/nombrotiko = matematiko
dioscienco = teologio
desegnaĵado = plastiko
aŭdado/aŭskultado/obeado = muziko
eventpriskribo/okazintaĵpriskribo = historio
socioscienco = politiko
lingvoscienco = lingvistiko
multodioismo = politeismo
solodioismo = monoteismo
maldioismo = ateismo
astroleĝo = astronomio[/list]Kiaj estas viaj opinioj?
Ĉu vi havas aliajn propoziciojn?
Skribu viajn ideojn!

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-25 18:24:23

Mi akordas vin.
Multaj vortoj elas greka, helena.
Esperantigi ilin, boniĝos ilin.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-25 18:41:41

Frankouche, via mesaĝo estas kiel greka por mi!

Mi samopinias kun vi, magnifico, sed kelkajn vortojn mi farus alie. Ekz:

geografio=terscienco
historio=pasintscienco
astronomio=stelscienco
kaj politiko kaj muziko mi ne ŝanĝus, ĉar ili estas multe uzataj, ne nur en scienco kaj edukado.

En la nederlanda ni faris propajn vortojn por multaj sciencoj, malkiel en aliaj lingvoj, tial tio ĉi estas tre logika por mi.

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-25 18:54:08

En Pollando devus fari ankaŭ reformon kaj grekaj vortoj substituus per polaj vortoj.

Mi proponas, ke se estas ebleco, grekaj vortoj devus substitui per laŭvortaj tradukadoj.

Rogir, mi legis, ke en Francujo ankaŭ oni faris porpajn vortojn. okulumo.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-25 20:34:10

Mi proponas, ke se estas ebleco, grekaj vortoj devus substitui per laŭvortaj tradukadoj.
Ĉu vi celis 'anstataŭiĝi per'?

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-25 21:20:21

Rogir:Frankouche, via mesaĝo estas kiel greka por mi!

Mi samopinias kun vi, magnifico, sed kelkajn vortojn mi farus alie. Ekz:

geografio=terscienco
historio=pasintscienco
astronomio=stelscienco
kaj politiko kaj muziko mi ne ŝanĝus, ĉar ili estas multe uzataj, ne nur en scienco kaj edukado.

En la nederlanda ni faris propajn vortojn por multaj sciencoj, malkiel en aliaj lingvoj, tial tio ĉi estas tre logika por mi.
Nu mi lasas ortografion al istoj okulumo.gif

Nu tiuj vortoj estas interesaj. Jen mia propono :

historio : estincescienco
astronomio : spacasciencio
dioscienco : diojscienco
Ciferscienco

aliaj proponoj tre bonas.

Ŝajnas ke la afikso scienco povus esti anŝtatauiĝita de alia nova sufikso...

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-26 10:39:49

*diojscienco* ne eblas, ĉar J-finaĵoj ĉiam forfalas en kunmetaĵoj. Do: "discienco".

"terscienco" por "geografio" havus la problemon, ke terscienco povas same bone esti geologio. Ĉu "terpriskribscienco"?

La proponoj por "muziko" ial ne ŝajnas al mi bonaj, ĉar ili signifas ion tute alian ol "muziko". Krome, muzik/ estas jam Fundamenta.

Staras simile pri "sociscienco" por "politiko". Ĉu politikistoj estas nepre iaj sciencistoj? En Aŭstrujo ekzistas almenaŭ unu grava politikisto (Heinz-Christian Strache, /hajnckristjan ŝtraĥe/), kiu ne eĉ havas abituron. Jen tiu dekstristo utilas almenaŭ por pruvi, ke la vorton "politiko" ni ne povas anstataŭigi per ia vorto je -scienco. okulumo.gif

Pli bonaj proponoj por politeismo kaj monoteismoj estus laŭ mi "plurdiismo" kaj "unudiismo". "Ateismo" estas plej bone "sendiismo".

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-26 11:43:14

darkweasel:
[LISTO]
*diojscienco* ne eblas, ĉar J-finaĵoj ĉiam forfalas en kunmetaĵoj. Do: "discienco".
"terscienco" por "geografio" havus la problemon, ke terscienco povas same bone esti geologio. Ĉu "terpriskribscienco"?
Krome, muzik/ estas jam Fundamenta.
Pli bonaj proponoj por politeismo kaj monoteismoj estus laŭ mi "plurdiismo" kaj "unudiismo". "Ateismo" estas plej bone "sendiismo".[/list]
La facila kaj bona respondado.
[LISTO]
teologio = discienco (eventuale: dioscienco)
terpriskribscienco estas mia laŭvorta traduko
mi proponas eventuale "terskribscienco"
estas tre multe ebleco de traduko "politeismo", "ateismo" ktp.
viaj propozicioj estas belaj kaj bonaj[/list]

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-26 11:43:27

Rogir:
Mi proponas, ke se estas ebleco, grekaj vortoj devus substitui per laŭvortaj tradukadoj.
Ĉu vi celis 'anstataŭiĝi per'?
Mi ne komprenas, kion vi volis diri.

Ĉu vi volis diri,ke:
[LISTO]
mi volas substitui la vorto "per"?
mi uzas malkorekte formo de instrumentalo?
mi intence skribis "substitui per" anstataŭ "anstataŭigi per"?[/list]Mia respondado:
[LISTO]
en la vortaro de lernu.net estas vortoj: "substitui" kaj "anstataŭigi"
mi elektis la vorto "substitui" je principo "unua pli bona"
ne skribu "anstataŭiĝi", sed "anstataŭigi"
la sufikso "iĝi" signifas: "ŝanĝi sin"
la sufikso "igi" signifas: "ŝanĝi iun/ion per iu/io"[/list]

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-26 18:56:41

La vorto „scienco“ estas terure por elparoli por italoj, hispanoj kaj portugaloj.
La kombinaĵo "sc" elparolata "ss-tz" estas barbareco.
Mi recibis ankaŭ similajn komentojn el italoj,
"Sc" estas elparolata "ŝ" en la itala.
Mi preferas do –logio!
Bonvolu lasi ĝin kaj pensu ankaŭ al la melodieco de la lingvo.
Bonajn festojn!

Reen al la supro