Al la enhavo

kiel instrui esperanton al gejunuloj

de Matilda 69, 2007-marto-21

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-marto-21 14:24:58

saluton,
mi estas instruistino de katolika religio ĉe la mezlernejo en Italio, sed mi ankaŭ instruas esperanton al iuj el miaj gestudantoj, ĉar en mia lernejo estas ebleco instrui ĉian aferon se estas studantoj kiuj volas lerni ĝin.
Mi uzas gramatiketon kaj videobendojn (esperanto pasporto por la tuta mondo) kaj ankaŭ mi kantigas miaj gestudentojn famajn kantojn... ĉu vi havas iun ajn ideon?

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-21 15:24:09

Laŭ mi, oni ne povas instrui iun kiun ne volas lerni. Vi devu trovi motivojn, celojn por ili. Trovu kial ili devus lerni, ne kiel.

awake (Montri la profilon) 2007-marto-21 17:35:25

Saluton!
Eble, vi povus sugesti, ke viaj gestudantoj trovus esperantistajn skribamikojn tra la mondo. Post tiam, ili povus legi la leterojn al la klaso.

Ankaŭ, vi povus havi viajn gestudantojn tradukas artikolojn por Vikipedio. Tiel, ili helpos la esperantan komunumon (kaj la tuta mondo povus vidi iliajn laborojn).

Ĝis!

Matilda 69:saluton,
mi estas instruistino de katolika religio ĉe la mezlernejo en Italio, sed mi ankaŭ instruas esperanton al iuj el miaj gestudantoj, ĉar en mia lernejo estas ebleco instrui ĉian aferon se estas studantoj kiuj volas lerni ĝin.
Mi uzas gramatiketon kaj videobendojn (esperanto pasporto por la tuta mondo) kaj ankaŭ mi kantigas miaj gestudentojn famajn kantojn... ĉu vi havas iun ajn ideon?

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-marto-21 23:02:55

Islander:Laŭ mi, oni ne povas instrui iun kiun ne volas lerni. Vi devu trovi motivojn, celojn por ili. Trovu kial ili devus lerni, ne kiel.
miaj gestudantoj elektis esperanton ĉar ĝi estas pacalingvo: tio sufiĉas por ili.
Ni partoprenas ĉiujare je la "projekto paco" de nia urbo Treviso, kaj preparas spetakleton.
Ĉi jare ili preparis "power point"an prezenton de la kanto "Jen" de - La Porkoj -.
Lastan jaron ili prezentis italan faman kanton, tradukita esperante.
Partopreno je la projekto paco estas bona ideo ankaŭ por montri nian agadon kiel esperantistoj al ĉirkaŭ du mil personoj kiuj ĉeestas

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-21 23:18:28

miaj gestudantoj elektis esperanton ĉar ĝi estas pacalingvo: tio sufiĉas por ili.
Pardonu min sed kiam vi diris:
se estas studantoj kiuj volas lerni ĝin
Mi pensi ke vi volas ideojn por alvenigi pli da studantoj. Mi miskomprenis vian demandon.

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-21 23:29:19

Sinjorino Matilda! Verŝajne ĉiuj viaj studantoj havas komputilojn. Ili ĉiuj bonvenu tien ĉi por paroli kun diverslingvajn homojn, diskuti diversajn temojn.

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-marto-22 12:26:42

k.garin:Sinjorino Matilda! Verŝajne ĉiuj viaj studantoj havas komputilojn. Ili ĉiuj bonvenu tien ĉi por paroli kun diverslingvajn homojn, diskuti diversajn temojn.
Bedaŭrinde ili estas tro junaj kaj iliaj gepatroj ne permesas ilin uzi interreton: ili timas pro malbonaj personoj en la reto.
Mi uzigis lernu! lerneje, sub la nomo: itala esperanta grupo. Sed ne estas multaj gejunuloj kiuj konas esperanton: plifoje ili uzis la anglan!

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-marto-22 12:34:41

Awake diris
Ankaŭ, you povus havi viajn gestudantojn tradukas artikolojn por Vikipedio. Tiel, ili helpos la esperantan komunumon (kaj la tuta mondo povus vidi iliajn laborojn).

Estas tre bona ideo! Kiam ili plibonigos ilian esperanton mi pensas faros tion: estas malmultaj artikolojn pri Italio aŭ pri nia bela leteraturo.

Reen al la supro