Al la enhavo

Animaloj

de victornino, 2009-decembro-28

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

victornino (Montri la profilon) 2009-decembro-28 16:00:22

En la vortareto "Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanto por Lernantoj" aperas la sekvaj difinoj pri la vortoj besto kaj animalo:

besto: animalo, kiu ne estas homo.

animalo: vivulo, kiu ne estas kreskaĵo, ĝi kapablas senti kaj sin movi.

Ambaŭ vortoj estas oficialaj
http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro

Tamen, en la vortaro pri Simplaj Samsignifaj Vortoj, malrecomendas uzi la vorton "animalo" favore al la radiko "best-".
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Ssv:_A

Kial? Laŭ mi, plitaŭgas uzi "animalo" ol "besto", ĉar ĉi tiu lasta vorto stariĝas sur malnova antaŭjuĝo ("ni ne estas tiel, kiel la bestoj"). Aŭ almenaŭ en diversaj situacioj "animalo" estas pli klara kaj scienca.

Kion vi pensas pri tiu ĉi afero?

victornino (Montri la profilon) 2009-decembro-28 16:07:53

Krome, en la Bensona Metodo aperas desegnoj pri "la homoj kaj la besta regno". Ili estas enklasigitaj de sekva maniere: Homoj, bestoj, birdoj, fiŝoj, reptilioj kaj insektoj.

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-28 16:43:06

victornino:Krome, en la Bensona Metodo aperas skizoj pri "la homoj kaj la besta regno". Ili estas enklasigitaj de sekva maniere: Homoj, bestoj, birdoj, fiŝoj, reptilioj kaj insektoj.
Mia respondado:
En la Fundamento estas jam vorto: "besto". Ni ne tuŝu Fundamenton de Esperanto! Do: "animalo" estas malnecesa vorto! Ni uzu "besto".
Claude Piron [kiu bedaŭrinde forpasis pasintjare] jam esprimis tian ideon en sia konata verko "La Bona Lingvo", kaj jam estiĝis movado apoganta tion ("Bonlingvismo"). Komencu ĉi tie: simplaj samsignifaj vortoj

Vi ne pravas!
Ĉu vi ne scias pri sistematiko de organismo?
Sistematiko de organismo:
[LISTO]
Bestoj [bestoj estas: mamuloj (homoj ankaŭ estas mamuloj, do ni estas bestoj), birdoj, amfibioj, reptilioj, fiŝoj kaj senvertebruloj (ekz.insektoj)]
Plantoj (aŭ alinome: kreskaĵoj aŭ vegetaĵoj)
Fungoj
Protozooj (aŭ alinome: unuĉeluloj)
Bakterioj (prokariotaj)[/list]

victornino (Montri la profilon) 2009-decembro-28 16:53:18

Dankon magnifico pro via klarigo.

Do, la Bensona Metodo kaj la "Ilustrita Oficiala RadikaroEsperanto por Lernantoj" (ankaŭ la ReVo) eraras...ĉu ne?

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-28 17:04:55

Mi kredis ke : Animaloj = homoj + bestoj, ĉu ne ?
Kiel en la reta vortaro
Tiuj vortoj ne signifas samaĵo. Bestoj ne pensas, ece.

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-28 17:14:59

Mi opinias, ke ili eraras. Kaj laŭ bonligvismo ni uzu ne "animalo", sed "besto". Ili (Bensona Metodo kaj la "Ilustrita Oficiala...") endirektas esperantan tumulton kaj tumulton pensade.
Bestoj estas bestoj.
Oni povas uzi eventuale "animalo" sed nur senco: "besto".
Tre multaj homoj diras ekzemple: "Mi vidis bestojn, birdojn, fiŝojn ktp.". Sed tio estas eraro. Bestoj estas tiaj organismo, kiaj mi skribis.
Eventuale: "bestoj kaj homoj" al diferencado nin - homojn (estaĵojn altajn de rango) el bestoj.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-28 17:25:11

Eble, vi rajtas biologia klasifiko, sed ne filozofie, kaj eble ne en kelkaj biosciencoj kiel neŭrologio, psikiatrio.

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-28 17:29:40

Frankouche:Mi kredis ke : Animaloj = homoj + bestoj, ĉu ne ?
Kiel en la reta vortaro
Tiuj vortoj ne signifas samaĵo. Bestoj ne pensas, ece.
Mi komprenas, sistematike homoj estas bestoj, sed homoj estas pensada estaĵo, do praktike homoj ne estas bestoj. Sed ie oni devis "enpremi" homojn en sistematiko.

La Reta Vortaro estas stranga. Mi ne komprenas tion, io tie estas skribita.

victornino (Montri la profilon) 2009-decembro-28 17:49:55

Jen pliaj opinioj pri la sama temo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Besto

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-28 20:55:52

victornino:Jen pliaj opinioj pri la sama temo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Besto
De la supra paĝaro:

Bertilow WENNERGREN:Tio pri antaŭjuĝo portata de la vorto "besto" simple ne estas vera. En normala Esperanto ekzistas nur la vorto "besto". Ĝi havas du signifojn: Aŭ ĝi inkluzivas homojn, aŭ ĝi ne inkluzivas homojn. Tio dependas de tio, ĉu oni kontrastigas bestojn kaj homojn, aŭ bestojn kaj plantojn.
Zamenhof eĉ uzis "besto" kiel sinonimon por "animalo":

Zamenhof:ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo kiel la homo?
Kaj jen tiuj ĉi serĉrezultoj (Laŭ Guglo):
-"homo estas besto" - 11 400 rezultoj
-"homo estas animalo" - 882 rezultoj

Kaj laŭ ReVo, bestoj=animaloj, sed sed strange besto (arkaismo) = animalo. Ĉiukaze, mi pensas ke besto povas esti homo aŭ nehoma animalo.

Reen al la supro