Al la enhavo

Prelego de la 1-a UKE de Zamenhofo

de niko-tina, 2009-decembro-29

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

niko-tina (Montri la profilon) 2009-decembro-29 17:46:55

Saluton al ĉiuj!

Mi aŭdis la prelegon de Zamenhofo en la vikipedia artikolo pri Esperanto, kaj mi tuje havis bezonon publikigi ĝin kiel interreta filmeto.

Jen la Jutuba (YouTube) versio kun "subtitoloj" (mi ne scias, kiel diri "subtitles" esperante :S ) Esperantaj kaj Hispanaj.

Prelego de la 1-a UK

Bonvole vidi ĝin, legu la tekston kaj diru al mi, ĉu vi pensas, ke estas bone skribitaj aŭ ne.

Poste mi tradukos ĉiun France kaj Angle.

Ĝis!!!

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-29 19:32:53

Tre bona deklamo! Kiu estas la aktoro? Mi opinias ke la plej malfrua registraĵo de la majstro, kiun ni havas estis farita en 1909 je Barcelono.

niko-tina (Montri la profilon) 2009-decembro-30 01:21:44

Mi ne scias, kiu li estas. Sed li parolas tre energie!

Se iu el vi scius, kiu ili estas aŭ iun alian informon pri la sonor-fajlo, bonvolu diri al mi ĉiun, kiun vi konus.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-decembro-30 01:40:45

Saluton!

niko-tina:Mi ne scias, kiu li estas. Sed li parolas tre energie!
Mi supozas, ke temas pri la voĉo de Claude PIRON.

Verŝajne li laŭtlegis la tekston de Z. okaze de la centa datreveno de la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro.

niko-tina:Se iu el vi sciuas, kiu ili estas aŭ iun alian informon pri la sonor-fajlo sondosiero, bonvolu diri al mi ĉiun, kiun vi konus ĉion, kion vi scias.
Kolonjano

niko-tina (Montri la profilon) 2009-decembro-30 11:06:14

Mi vere devas revizi la gramatikon! Dankon!

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-30 11:40:49

KoLonJaNo:Mi supozas..Claude PIRON..laŭtlegis la tekston de Z.
Vi pravas. Jen la teksto kaj ligilo al klare aŭdebla versio de la tuta prelego. Jen ligiloj al elŝutebla versio, kvankam iom malpli klara.

Reen al la supro