Al la enhavo

Necesi kaj bezoni

de R2D2!, 2009-decembro-30

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

R2D2! (Montri la profilon) 2009-decembro-30 00:56:46

Kıal ekzıstas du vortoj kun preskaŭ sama sıgnıfo?

Necesı = estı bezonata

Kıal havı plı da radıkoj ol kıuj estas bezonataj??

—Ilhuıtemoc

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-30 01:28:27

Ŝati kaj plaĉi ankaŭ estas renversoj.

Mi ŝatas hundojn.
Hundoj plaĉas al mi.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-30 09:51:10

PMEG havas liston kun eĉ pli da tiaj vortoj: Similsignifaj verboj - aparteni/havi kaj manki/malhavi

Vi sendube pravas, ke ni tute ne bezonus tiujn radikojn, sed ili nun simple ekzistas. Se vi ne volas, ke ili ekzistu, ne uzu ilin kaj helpu arĥaismigi ilin. Mi tamen trovas la malsamajn nuancojn de ekzemple "mi ŝatas tion" kaj "tio plaĉas al mi" [aŭ: "tio plaĉas min"] utilaj, kaj pro tio mi ne ĉesigos uzi ilin, ĉar tio rezultigus malriĉigon de la lingvo.

Jes (Montri la profilon) 2009-decembro-30 09:57:32

Nu, sinonimaj vortoj estas bezonataj. Ĉu ne? ĉu vi ne necesas sinonimojn?

Noto: En la antaŭa frazo, mi ne dufoje uzis la vorton "necesi" dank'al sinonimeco rideto.gif te: mi evitis ripetado de vortoj

(Se dice "cacofonía" en Español)

(It is said "Phonaesthetics" in English)

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-30 11:47:27

Jes:ĉu vi ne necesas sinonimoj?
Vi bezonas al antaŭ vi, ĉar necesi estas netransitiva.

Jes (Montri la profilon) 2009-decembro-30 20:01:18

Miland:
Jes:ĉu vi ne necesas sinonimoj?
Vi bezonas al antaŭ vi, ĉar necesi estas netransitiva.
Certe! Vi pravas! Mi jam ĝin korektis, kvamkam mi preferas uzi akuzativo.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-decembro-31 07:18:10

Jes:(Se dice "cacofonía" en Español)
Bone, simpleco povas havi iom da malgrandaj problemoj. rido.gif

—Ilhuıtemoc

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-31 12:34:48

Jes:Nu, sinonimaj vortoj estas bezonataj. Ĉu ne? ĉu vi ne necesas sinonimojn?
Vi pli bone skribu:
Nu, sinonimaj vortoj estas necesaj. Ĉu ne? ĉu vi ne bezonas sinonimojn?
bezoni estas transitiva verbo, sed necesi signifas esti necesaesti bezonata, kiel mi jam klarigis en alia fadeno.

Reen al la supro