Al la enhavo

Lasta mesaĵo

de Eddycgn, 2009-decembro-30

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-30 20:21:00

La horo de la "Lasta mesaĝo" en la fadenoj el kie estas? Ŝajnas al mi tre strange, estas 2 horoj kaj 1o minutoj malsama ol la MET (Mezeŭropa Tempo). Eble Grenujĉa Meztempo? Kaj la dek minutoj?

>> mesaĝo

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-decembro-30 23:21:06

Saluton!

Eddycgn:La horo de la "Lasta mesaĝo" en la fadenoj el kie estas? Ŝajnas al mi tre strange, estas 2 horoj kaj 1o minutoj malsama ol la MET (Mezeŭropa Tempo). Eble Grenujĉa Meztempo? Kaj la dek minutoj?
Tempozono kaj datoformato konformas al la agordoj en via lernu-a profilo.

Ekz. mi lastfoje ŝanĝis la tempozonon de GMT+2 al GMT+1, kiam somera tempo finiĝis en Germanujo (antaŭ iom pli ol du monatoj).

Dum longa tempo la horindiko en la babilejo ("tujmesaĝilo") de lernu.net ne kongruis kun mia horloĝo. Estis diferenco de kelkaj minutoj kaj ŝajnas, ke nun denove la servila horo iomete tro fruas.

Sed krome mi vidas daton kaj horon, kiun mi atendas. Ĝi prezentiĝas en la formato JJJJ-MM-DD HH:MM:SS (laŭ miaj agordoj).

Alklakante la butonon Antaŭmontri mi ĵus vidis 2009-12-31 00:16:49 por tiu ĉi mesaĝo.

Kolonjano

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-31 10:50:48

@KoLonJaNo
Dankegon!
nen juten Rutsch! un uf die Böller ufpasse

Reen al la supro