Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 2010-januaro-03

Mesaĝoj: 750

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-29 13:00:49

@Kolonjano

Ja proponu novan faman frazon!

(Ni havas ankaŭ frazon de Hispanio ankoraŭ nesolvitan.)

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-29 15:56:06

KoLonJaNo:Sur la anglalingva retpaĝo de Mossad troveblas la devizo
"Where no counsel is, the people fall, but in the multitude of counselors there is safety" (Proverbs XI/14)
En la ZAMENHOF-a traduko de la Malnova Testamento:
"Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konilantoj estas bonstato." (La Sentencoj de Salomono, 11, 14)
Gratulon! Via vico.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-januaro-29 23:42:28

Saluton!

Kiu diris:

Oni povas trompi kelkajn homojn dum la tuta tempo kaj ĉiujn homojn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn homojn dum la tuta tempo.

?

Kolonjano

astroly (Montri la profilon) 2010-januaro-30 01:18:15

Hispanio demandis :
"La batalo estas kreaĵo de la homa menso, kaj la homa menso ankaŭ povas krei la pacon"
Winston Churchill diris tion.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-januaro-31 13:23:22

astroly:Hispanio demandis :
"La batalo estas kreaĵo de la homa menso, kaj la homa menso ankaŭ povas krei la pacon"
Winston Churchill diris tion.
Jes rideto.gif, tiu estis Winston Churchill.

Via vico.

astroly (Montri la profilon) 2010-januaro-31 15:08:03

Saluton, Kiu diris :

Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn.

ĝis

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-31 18:10:35

astroly:Saluton, Kiu diris :
Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn
Ĉu Konfuceo?

astroly (Montri la profilon) 2010-januaro-31 21:45:05

Miland:
astroly:Saluton, Kiu diris :
Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn
Ĉu Konfuceo?
Ne--Konfuceo ne skribis ĝin.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-31 22:49:36

astroly:Saluton, Kiu diris :
Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn.
Judith Stern, (el antikva ĉina proverbo)

astroly (Montri la profilon) 2010-februaro-01 02:47:55

Eddycgn:
astroly:Saluton, Kiu diris :
Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn.
Judith Stern, (el antikva ĉina proverbo)
S-ino Judith Stern ne skribis tian frazon.

Reen al la supro