Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 2010-januaro-03

Mesaĝoj: 750

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-01 14:36:33

KoLonJaNo:Kiu diris:

Oni povas trompi kelkajn homojn dum la tuta tempo kaj ĉiujn homojn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn homojn dum la tuta tempo.
?
Kolonjano
Helpeto?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-februaro-01 14:46:46

Saluton!

Eddycgn:
KoLonJaNo:Kiu diris:

Oni povas trompi kelkajn homojn dum la tuta tempo kaj ĉiujn homojn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn homojn dum la tuta tempo.
?
Kolonjano
Helpeto?
Ne. rideto.gif

La persono estis usona.

Kolonjano

Miland (Montri la profilon) 2010-februaro-01 14:51:20

astroly:Saluton, Kiu diris :
Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn.
S-ino Judith Stern ne skribis tian frazon.
Ĉu Lao Cu?

Miland (Montri la profilon) 2010-februaro-01 14:52:27

KoLonJaNo:Kiu diris:

Oni povas trompi kelkajn homojn dum la tuta tempo kaj ĉiujn homojn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn homojn dum la tuta tempo.
?

La persono estis usona.
Ĉu P.T. Barnum?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-februaro-01 14:57:47

Saluton!

Miland:
KoLonJaNo:Kiu diris:

Oni povas trompi kelkajn homojn dum la tuta tempo kaj ĉiujn homojn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn homojn dum la tuta tempo.
?

La persono estis usona.
Ĉu P.T. Barnum?
Ŝajnas, ke li estas unu el la personoj, al kiuj oni atribuas tiun diraĵon.

Mi ja preferus, ke estis Abraham LINCOLN, sed ne gravas.

Venontfoje mi elektu citaĵon, pri kies deveno estas pli da certeco.

Sed nun estas via vico plian fojon. rideto.gif

Kolonjano

astroly (Montri la profilon) 2010-februaro-01 16:07:50

Miland:
astroly:Saluton, Kiu diris :
Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn.
S-ino Judith Stern ne skribis tian frazon.
Ĉu Lao Cu?
Ne, Lao ne diris ĝin---argentina boksisto diris tion.

rano (Montri la profilon) 2010-februaro-01 16:15:39

KoLonJaNo:Saluton!

Kiu diris:

Oni povas trompi kelkajn homojn dum la tuta tempo kaj ĉiujn homojn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn homojn dum la tuta tempo.
Bob Marley citis ĝin...

Miland (Montri la profilon) 2010-februaro-01 16:31:19

KoLonJaNo:.. estas via vico plian fojon. rideto.gif
Do, kiu diris:
Manko de pruvo ne estas pruvo de manko.
?

astroly (Montri la profilon) 2010-februaro-03 16:36:13

astroly skribis:

Saluton, Kiu diris : Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn.
La argentina boksisto Oscar Ringo Bonavena estis kiu diris tiun frazon.
www.portalplanetasedna.com.ar/frases_famosas.htm

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-05 11:22:16

Miland:
KoLonJaNo:.. estas via vico plian fojon. rideto.gif
Do, kiu diris:
Manko de pruvo ne estas pruvo de manko.
?
Oni bezonas helpeton!

Reen al la supro