Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 2010-januaro-03

Mesaĝoj: 750

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2011-februaro-06 19:33:42

Ĉu Nikolaj Nekrasov ?

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-06 21:25:53

vincas:Ĉu Nikolaj Nekrasov ?
Ne, li vivis dum la deknaŭa jarcento. Li skribis faman romanon situigitan dum la milito kontraŭ Napoleono.

Greedn (Montri la profilon) 2011-februaro-06 21:42:12

Eddycgn:Li skribis faman romanon situigitan dum la milito kontraŭ Napoleono.
Ĉu Tolstoj?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-06 22:40:51

Mi ne ŝatas rusan literaturon de la deknaŭa jarcento.

Ĝi estas verkita plej parte per iom arkaika, peza, malfacile komprenebla lingvo, ĝiaj ĉefaj ideoj nun entute ne estas kortuŝaj.

Eksterlande oni legas tradukitajn al modernaj lingvoj versiojn de la literaturo, do la tradukoj estas legeblaj laŭ mi.

Krome, lernej-aĝe oni min DEVIGIS legi la librojn kaj konstante TAKSIS miajn sciojn. Tio ne aldonis al mi pli da ŝato.

Bedaŭrinde, mi legis ĉiujn verkojn de L. Tolstoj, F. Dostoevskij, N. Nekrasov, A.Puŝkin, N. Gogol kaj multaj aliaj.

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-06 23:32:42

@greedn

Tolstoj estas korekta. La filosofo estas
A. Ŝopenhaŭer.

Mi klopodis legi iom da Tolstoj kaj Gogol kiam mi komenci lerni la rusan. Al mi tre plaĉis "La revisoro". Tiu ne estis tro malfacila. Dostojevski estas tro malfacila.
Mi ankaŭ legis "Mastjer kaj Margarita" per Bulgakov.
Tre bela lingvo la rusa, do esperanto estas pli facila!

Greedn, via vico!

Greedn (Montri la profilon) 2011-februaro-07 17:06:48

"Fikcio - estas unusola realeco"

ĉi-tiu frazo ne estas tre fama, sed mi tuj klarigu, por plirapidigi la ludon: la dirinto ESTIS, verŝajne, la plej konata filmreĵisoro en la mondo

Terurĉjo, mi pensas male: la temoj de rusa literaturo de 19a jarcento ĝis nun estas tre aktualaj, ŝajnas, ke nenio ŝanĝiĝis.
"La revisoro", ekzemple, estas libro pri nuna Rusio

orchideo (Montri la profilon) 2011-februaro-07 19:10:27

Greedn:"Fikcio - estas unusola realeco"

ĉi-tiu frazo ne estas tre fama, sed mi tuj klarigu, por plirapidigi la ludon: la dirinto ESTIS, verŝajne, la plej konata filmreĵisoro en la mondo

Ĉu Stanley Kubrick?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-07 19:28:00

Greedn:la dirinto ESTIS, verŝajne, la plej konata filmreĵisoro en la mondo
unue, ĉu vi celis la plej faman reĝisoron?

due, ĉu vi celis Alfredon Hitĉkokon?

Greedn (Montri la profilon) 2011-februaro-07 20:23:31

Bedaŭrinde nek Kubrick, nek Hitchcock

helpeto: li estis italo

vincas (Montri la profilon) 2011-februaro-08 14:31:00

Ĉu Federico Fellini?

Reen al la supro