Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 2010-januaro-03

Mesaĝoj: 750

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-14 13:45:18

Eddycgn:
Miland:Do, kiu diris:
"Mi serĉis scion. Mi volis kompreni la korojn de la homaro. Mi volis kompreni kial la steloj brilas ... Iom da ĉi tio, sed ne multon, mi trovis."
helpo?
Li estis konata filozofo kiu iam malliberiĝis pro agado kontraŭ atombomboj.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-15 13:28:39

Miland:
Eddycgn:
Miland:Do, kiu diris:
"Mi serĉis scion. Mi volis kompreni la korojn de la homaro. Mi volis kompreni kial la steloj brilas ... Iom da ĉi tio, sed ne multon, mi trovis."
helpo?
Li estis konata filozofo kiu iam malliberiĝis pro agado kontraŭ atombomboj.
Bertrand Russel?

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-15 17:05:39

Eddycgn:Bertrand Russel?
Gratulon! "Russell", efektive.

Via vico.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-15 17:27:37

Kiu diris
"Mi nenion seksumis kun tiu virino!"

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-januaro-15 17:42:57

Eddycgn:Kiu diris
"Mi nenion seksumis kun tiun virinon!"
Ĉu la usona eks-prezidanto, Bill Clinton?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-15 18:00:32

Oŝo-Jabe:
Eddycgn:Kiu diris
"Mi nenion seksumis kun tiu virino!"
Ĉu la usona eks-prezidanto, Bill Clinton?
Ekzakte! Via vico.

galvis (Montri la profilon) 2010-januaro-15 18:11:08

Kiu diris :

Se oni legas malmulte, pli malbone faras tion kion oni legas.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-januaro-16 20:24:35

Kiu diris:
"Mi malaprobas ĉion, kion vi diras, sed mi defendos ĝis morto vian rajton diri ĝin."

Matthieu (Montri la profilon) 2010-januaro-16 21:10:16

Ĉu Voltaire?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-17 19:32:03

galvis:Kiu diris :

Se oni legas malmulte, pli malbone faras tion kion oni legas.
Pablo Neruda ?

Reen al la supro