Al la enhavo

deveno de la vorto "kaj"

de crescence, 2010-januaro-06

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-06 16:16:37

Saluton,

Kiu estas la deveno de la vorto "kaj" ? El kiu lingvo tiu vorto devenas ?

tommjames (Montri la profilon) 2010-januaro-06 16:28:02

La greka. και

magnifico94 (Montri la profilon) 2010-januaro-06 16:30:15

"kaj" = la greka "και"

magnifico94 (Montri la profilon) 2010-januaro-06 16:33:35

tommjames:La greka. και
Mi skribis en la sama tempo, sed mi serĉas la grekajn literojn.

Mi salutas vin.

tommjames (Montri la profilon) 2010-januaro-06 16:36:32

magnifico94:
tommjames:La greka. και
Mi skribis en la sama tempo, sed mi serĉas la grekajn literojn.

Mi salutas vin.
Tre ĝenas kiam tio okazas ĉu ne? rideto.gif

Parenteze, pri tiu ĉi temo eble interesos vin la jena paĝo: http://www.freeweb.hu/etymological/Esperanto.htm

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-06 16:38:57

Dankon al ĉiuj.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-januaro-06 16:48:08

tommjames:Parenteze, pri tiu ĉi temo eble interesos vin la jena paĝo: http://www.freeweb.hu/etymological/Esperanto.htm
Mi serĉis similan retpaĝon dum multe da monatoj shoko.gif.

Dankegon.

magnifico94 (Montri la profilon) 2010-januaro-07 18:48:42

tommjames:
magnifico94:
tommjames:La greka. και
Mi skribis en la sama tempo, sed mi serĉas la grekajn literojn.

Mi salutas vin.
Tre ĝenas kiam tio okazas ĉu ne? rideto.gif

Parenteze, pri tiu ĉi temo eble interesos vin la jena paĝo: http://www.freeweb.hu/etymological/Esperanto.htm
Ne, mi ne ĝenas min, estas o kej (o kej=ang.o.k./okay/okey), sed mi skribis, ĉar vi povis pensi, ke mi kopiis vian klarigon.

PS: Dankon je ligilo!

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-07 21:07:07

Mi kredas ke en la greka oni elparolas "ké".
Do "kaj" estas, mi dirus, "hibrida".

dimichxp (Montri la profilon) 2010-januaro-08 00:11:26

Eddycgn:Mi kredas ke en la greka oni elparolas "ké".
Do "kaj" estas, mi dirus, "hibrida".
En esperanton "kaj" venis de la antikva greka, kune kun finaĵoj -oj, -aj. Oni ja ne povas certe diri kiamaniere grekoj prononcis diftongon "aj" antaŭ miljaroj. Ekzistas almenaŭ du metodoj por prononci antikvajn tekstojn, la unua de Reuchlin, kiu sekvas mezepokan prononcon, kaj la dua de Erasmo de Rotardamo, kiu komparante latinajn kaj grekajn radikojn konkludis, ke metodo de Reuchlin ne estas ĝusta. Nu, vi jam verŝajne konjektis, ke laŭ la metodo de Erasmo oni prononcas "αι"n ĝuste kiel "aj"n.

Reen al la supro