Al la enhavo

Ĉu "alio" estas akceptebla?

de ceigered, 2010-januaro-07

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

ceigered (Montri la profilon) 2010-januaro-07 11:22:37

Ĉu la nomvorto "alio" estas akceptebla versio de "alia"? Mi intencas uzi ĝin anstataŭ "alia" en frazoj kiel "Ŝi ne povas diri la veron al aliaj (homoj)" (Kiu estus "Ŝi ne povas diri la veron al alioj").

Dankon ridulo.gif

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-januaro-07 11:27:57

Saluton!

ceigered:Ĉu la nomvorto "alio" estas akceptebla versio de "alia"? Mi intencas uzi ĝin anstataŭ "alia" en frazoj kiel "Ŝi ne povas diri la veron al aliaj (homoj)" (Kiu estus "Ŝi ne povas diri la veron al alioj").

Dankon ridulo.gif
alio = io alia

aliulo = iu alia

Kolonjano

dimichxp (Montri la profilon) 2010-januaro-07 11:28:00

ceigered:Ĉu la nomvorto "alio" estas akceptebla versio de "alia"? Mi intencas uzi ĝin anstataŭ "alia" en frazoj kiel "Ŝi ne povas diri la veron al aliaj (homoj)" (Kiu estus "Ŝi ne povas diri la veron al alioj").
Dankon ridulo.gif
Ne, se temas pri uloj, ne aĵoj diru "aliuloj"n.

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-07 11:30:07

Mia vortaro proponas la vortojn "aliu / aliuj".

dimichxp (Montri la profilon) 2010-januaro-07 11:32:25

crescence:Mia vortaro proponas la vortojn "aliu / aliuj".
Vi verŝajne havas ne-esperantan vortaron.

tommjames (Montri la profilon) 2010-januaro-07 12:15:02

crescence:Mia vortaro proponas la vortojn "aliu / aliuj".
Tiuj vortoj estas malbonaj. Krom tre malgranda nombro da tradiciaj esceptoj, oni ne miksu aliajn elementojn de la lingvo kun la tabelvortaj postelementoj. La tabelvortoj estas fermita sistemo.

Diras PMEG:

"Iafoje oni renkontas la neoficialajn tabelvortojn *alio*°, *aliu*°, *alia*°, *aliel*, *alie*°, *aliam*°, *aliom*°, *alial*° kaj *alies*. Ili estas eraraj kaj nepre evitendaj."

Se "aliu" signifas ion ajn, ĝi signifas "estu alia".

horsto (Montri la profilon) 2010-januaro-07 12:30:10

tommjames kiel (preskaŭ) ĉiam pravas, ali- estas normala radiko kaj oni ne aldonu ĝin al la sistemo de la tabelvortoj. La ĝusta paĝo en PMEG estas la jena.

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-07 13:46:43

Do denove, alio signifas 'io alia', kaj iu alia oni kutime diras simple per 'alia'.

Sxak (Montri la profilon) 2010-januaro-07 13:55:30

Kaj alie - en alia loko ridulo.gif)))
fakte pro tiu senco de "alie" , tiuj vortoj ŝajnas iom strangaj al mi.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-07 14:05:43

tommjames:oni ne miksu aliaj elementoj ..
oni ne miksu aliajn elementojn..

Reen al la supro