Al la enhavo

Kial "mi" kaj ne "mo"?

de Junpe, 2010-januaro-08

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2010-januaro-08 15:47:57

Kial la Esperantaj pronomoj havas finaĵon "-i" kaj ne "-o"? Mi opinas ke "mo" kaj "moj" estus pli facile lerni ol "mi" kaj "ni". Ĉu estas kialo por ke ili devus havi finaĵon "-i"? demando.gif

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-08 16:10:35

Ili ne havas la -o finaĵo ĉar ili ne estas nomoj (substantivoj).

Ili estas pronomoj: specialaj speco de nomoj kiuj ne signifas ion partikularan, sed ŝanĝas la signifon laŭante kiu (aŭ por kiu) uzas ilin.

Ekzemple: la signifo de "mi" ŝanĝiĝas kiam estas mi la parolanto, kaj kiam estas vi la parolanto, "mi" signifas alian personon (videble vi).

Krome, la finaĵoj -i pli similas al la pronomoj de multe da naciaj lingvoj el Eŭropo.

Junpe (Montri la profilon) 2010-januaro-08 16:30:27

niko-tina:Ili ne havas la -o finaĵo ĉar ili ne estas nomoj (substantivoj).
Jes, sed ili gramatike funkcias kiel substantivoj, ĉu ne?

niko-tina:
Krome, la finaĵoj -i pli similas al la pronomoj de multe da naciaj lingvoj el Eŭropo.
Dankon! rideto.gif Tiu ĉi klarigo estas facile kompreni.

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-08 16:34:36

Junpe:
niko-tina:Ili ne havas la -o finaĵo ĉar ili ne estas nomoj (substantivoj).
Jes, sed ili gramatike funkcias kiel substantivoj, ĉu ne?
Korekte! Nur la signifo ŝanĝiĝas, sed vi devas uzi ilin kiel substantivoj (aldonante al ili la sufiksoj laŭnecese).

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-08 17:08:30

Por ke ne ĉiu vorto finiĝu per -o, kaj por ke la pronomoj estu facile rekoneblaj.

arcxjo (Montri la profilon) 2010-januaro-08 17:12:32

Plue, 'mo', 'vo', 'lo', 'ŝo', ktp. estas ja nomoj de literoj.

horsto (Montri la profilon) 2010-januaro-08 17:23:33

Junpe:Kial la Esperantaj pronomoj havas finaĵon "-i" kaj ne "-o"?
Ekzistas nur du pluralaj pronomoj, ni kaj ili, la plurala formo de vi ja estas ankaŭ vi. Ĉu do lerni ilin vere estas problemo?
Junpe:
Tiu ĉi klarigo estas facile kompreni.
Ne uzu esti + verbo, tio estas eraro.
Diru:
Tiu ĉi klarigo estas facile komprenebla.

Estas facile kompreni tiun ĉi klarigon (la esti ĉi tie ne apartenas al la verbo).

ceigered (Montri la profilon) 2010-januaro-08 18:51:42

Junpe:Kial la Esperantaj pronomoj havas finaĵon "-i" kaj ne "-o"? Mi opinas ke "mo" kaj "moj" estus pli facile lerni ol "mi" kaj "ni".
Mi samopinias kiel vi, Junpe - "mo"/"moj", kaj "vo"/"voj" kaj tiel plu estus pli bona kaj logika (kiel en la Ĉina lingvo kaj fojfoje en la Japana lingvo), sed bedaŭrinde Zamenhofo eble ne konis tian sistemon de pronomoj.
Tial, estas "strangaĵo" de Esperanto, kaj estas neŝanĝebla parto de la lingvo bedaŭrinde rideto.gif

(sed "mo" estas mojosa - sonas kiel tropika insula lingvo lango.gif)

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-08 19:46:55

Eble la demandinto legu PMEG, kiu diros al li, ke Esperanto distingas, antaŭ ol distingi la diversajn vortspecojn (adjektivo, substantivo ktp), inter finaĵbezonaj vortoj (PMEG-e radikvortoj, ekz. HOM, SKRIB, LIBR) kaj nefinaĵbezonaj vortoj (PMEGe vortetoj, ekz. ANSTATAŬ, JEN, NUR, TIO - kaj ankaŭ MI.

Tio estas io tute normala en nia lingvo kaj neniom ŝanĝenda, ŝanĝinda aŭ ŝanĝebla.

Fakte iu versio de pra-Esperanto uzis -o en pronomoj, ŝajnas do ke Zamenhof sciis, kion li faris.

Junpe (Montri la profilon) 2010-januaro-09 03:03:48

Koran dankon al ĉiuj pro la komentoj!
Mi ĵus legis ke en "toki pona", planlingvo kiu nur havas 123 vortojn oni uzas "mi mute" ("mi" kaj "multe" esperante) por esprimi "ni" en Esperanto. Mi surpriziĝis, kaj scivolis kial Esperanto ne havas tian sistemon pri pronomoj. Estus "Mi multe" aŭ "mi -j"... do kial "mi" havas -i finaĵon?
Mi dankas vin ĉiujn pro la komentoj. Ili multe helpis al mi.

"Toki pona" (kiu signifas "lingvo bona") estas tro simpla, kaj oni kompreneble ne povas uzi ĝin anstataŭ Esperanton, sed ĝi estas interesa.

Reen al la supro